Nicolas Flamel
Nicolas Flamel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Nicolas Flamel | ||
Naskiĝo | ĉ. 1330 en Pontoise | |
Morto | 22-an de marto 1418 en Parizo | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Perenelle Flamel (mul) vd | |
Profesio | ||
Okupo | skribisto librovendisto donacanto kopiisto alkemiisto vd | |
Laborkampo | Alkemio vd | |
Aktiva en | Parizo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nicolas FLAMEL, literumita foje ankaŭ Nicholas Flamel (naskiĝis verŝajne dum 1330 en Pontoise, Francio; mortis ĉirkaŭ la jaro 1413, laŭtradicia mortojaro 1418, aŭ - vidu sube - tute ne, en Parizo) estis sukcesa franca verkisto, komercisto de manuskriptoj kaj eble nemoveblaĵoj, kiu postmorte famiĝis kiel alkemiisto. Laŭlegende li trovis la ŝtonon de la saĝuloj kaj pere de ĝi iĝis senmorta.
Vivo kaj verko
[redakti | redakti fonton]Flamel devenis el malriĉa juda familio, kies anoj perforte estis devigitaj iĝi adeptoj de katolikismo. Ĉe sia patro li lernis la metion kopii manuskriptojn, kaj edukiĝis ĉe benediktanaj monaĥoj. Krom la hebrea kaj franca lingvoj li ankaŭ regis la latinan. Ekde la jaro 1355 li estis edziniĝinta al la vidvino Perronelle (Pernelle). En Parizo li laboris unue kiel skribisto, kaj kun sia edzino havis malgrandan manuskripto-vendejon apud la preĝejo Saint-Jacques-de-la-Boucherie. En la proksimeco li krome instalis metiejon kaj tie produktis valorajn manuskriptojn. Iom post iom li atingis signifan riĉon, per kiu li financis multnombrajn fondaĵojn por preĝejoj, malsanulejoj kaj manĝejoj por malriĉuloj.
La eksa loĝdomo de Nicolas Flamel el la jaro 1407 en la strato Rue de Montmorency 51 nuntempe estas inter la plej malnovaj konservitaj domoj de Parizo.
En populara kulturo
[redakti | redakti fonton]Kiel literatura figuro li aperas en pluraj verkoj de fikcio, ekz-e en Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj.