Observatorio Kleť
Observatorio Kleť | |
ĉeĥe: Hvězdárna Kleť | |
observatorio | |
Observatorio Kleť
| |
Oficiala nomo: Hvězdárna Kleť | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Český Krumlov |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Blanska arbaro |
Situo | Observatorio Kleť |
- alteco | 1 070 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 51′ 49″ N 14° 17′ 04″ O / 48.86361 °N, 14.28444 °O (mapo) |
Konstruado | 1957 |
Vizito | marto - aŭgusto novembro |
Plej facila aliro | el Kleť |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Teleskopo | 0,57m (f/5,2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Kleť Observatory | |
Retpaĝo: www.klet.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Observatorio Kleť (ĉeĥe Hvězdárna Kleť) estas astronomia observatorio en Ĉeĥio (Sudbohemia regiono), je altitudo de 1070 metroj, nord-oriente de la kulmino de la Kleť, ĉirkaŭ je 20 km sud-okcidente de la urbo České Budějovice.
Ĝi estis konstruita en 1957 kaj dependas de la ĉeha Planetario kaj Observatorio de České Budějovice. Ĝi ĉefe laboras sur la projekto KLENOT (anglismo por KLEť Observatory Near Earth and Other unusual objects observations Team and Telescope, kiun oni povus traduki per: KLEť observado de Nekutimaj Objekoj kaj Terrenkontaj asteroidoj).
La ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos estis direktoro de la observatorio inter 1966 kaj 1991 kaj elde tie malkovris la asteroidon 2199 Kleť, kies nomo honoras la observatorion kaj la monton, sur kiu ĝi staras.
Nune laboras en la Observatorio Kleť la geedzoj geastronomoj Jana Tichá kaj Miloš Tichý.
Instrumentoj
[redakti | redakti fonton]Du ĉefaj teleskopoj:
Malkovroj
[redakti | redakti fonton]Multenombraj asteroidoj estis malkovritaj elde la Observatorio Kleť. Minor Planet Center atribuas al la observatorio mem 331 malkovrojn kaj 21 al la teleskopo KLENOT.[1]