4-a de septembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 4-a de septembro estas la 247-a tago de la jaro (la 248-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 118 tagoj restas.
Je la 4-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 476: Falo de la Okcidenta Romia Imperio - ĝermana tribestro Odoakro faligis imperiestron Romulo Aŭgustulo kaj flanke de armeo estis proklamita reĝo. Unu el konvencie akceptataj datoj de la fino de la antikva epoko kaj komenco de mezepoko
- 929: Brandenburgio: en la batalo de Łączyn armeo de Duklando Saksio mortigis aŭ kaptis ĉiujn slavojn defendantajn la fortikaĵon
- 1024: Konrado la 2-a iĝis reĝo de Germanio
- 1037: Reĝo de Kastilio Fernando la 1-a venkis en batalo de Tamarón (en Provinco Burgoso) sian bofraton, la reĝon de Leono, kiu mortfalis kaj li mem okupis lian lokon
- 1207: Venko de bulgaroj super Latina imperio en batalo de Mosynopolis (en Orienta Makedonio kaj Trakio)
- 1260: Gelfoj kaj Gibelinoj: en la batalo de Montaperti gibelinoj venkis armeon de Florenco
- 1437: Eksa litova grandduko Švitrigaila subiĝis al Krono de la Regno de Pollando
- 1479: Traktato de Alcáçovas: post kvarjara batalado kun portugaloj Hispanio ricevis Kanariojn
- 1513: Reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario Vladislao la 2-a Jogajlido donis urborajton al Kowary
- 1564: Armeo de la sveda reĝo Eriko la 14-a masakris 2 000 loĝantojn de Ronneby
- 1607: La Fuĝo de la Grafoj okazis en Irlando - konsekvenco de la Naŭjara milito
- 1609: Angla navigisto Henry Hudson atingis insulon Manhatano
- 1669: Kapitulaco de venecia fortikaĵo Candia sur Kreto, kadre de la 6-a venecia-turka milito (1645-1669)
- 1725: En Kastelo de Fontainebleau reĝo de Francio Ludoviko la 15-a nuptis Maria Leszczyńska, filinon de pola reĝo Stanislao la 1-a
- 1774: James Cook malkovris Nov-Kaledonion
- 1781: Los-Anĝeleso estis fondita de 44 hispanaj setliĝintoj kiel El Pueblo de Nuestra Señora La Reina de Los Ángeles de Porciúncula
- 1796: Venko de franca armeo super la aŭstra en batalo de Rovereto
- 1812: Kadre de la milito de 1812 koalicio de usonaj indianoj komencis sieĝon de la fortikaĵo de Harrison en Indianao, ekbruligante ĝin
- 1821: Aleksandro la 1-a deklaris parton de Ameriko, de Alasko ĝis Oregono, kiel zonon de la influo de Rusio kaj fermis la akvojn de Alasko al fremdaj ŝipoj
- 1839: Unua opia milito: britaj ŝipoj pripafis ĉinajn ĵonkojn, enkondukante embargon por vendo de nutraĵo
- 1841: En Britio ekfunkciis la dua registaro de Robert Peel
- 1843: Tereza Kristina de Burbono nuptis Petron la 2-a, imperiestron de Brazila Imperio
- 1870: Proklamo de la Tria Respubliko de Francio post malvenka Francia-Prusia milito kaj detronigo de Napoleono la 3-a
- 1879: En Aleksandrów Kujawski renkontiĝis Imperiestro de la Rusia Imperio Aleksandro la 1-a kun Germana Imperiestro Vilhelmo la 1-a
- 1880: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Bianko
- 1886: Estro de apaĉoj Geronimo post 30-jara batalado subiĝis al usona armeo
- 1888: Sudorienta parto de la insulo Nov-Gvineo aneksita de Grand-Britio
- 1888: George Eastman ricevis patenton por fotilo kaj registris Eastman Kodak
- 1890: Ponto de Karolo en Prago estis grave difektita rezulte de inundo
- 1891: Johann Palisa malkovris asteroidon Konstantio
- 1905: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidon Dulcinea
- 1907: Subskribo de pakto en Christiania, laŭ kiu Francio, la Rusia imperio, Germanio kaj Britio agnoskis landlimojn de Norvegio post ĝia forlaso de la unio kun Svedio en 1905
- 1912: Albana ribelo de 1912 finiĝis kiam la otomana registaro Sublima Pordo konsentis plenumi postulojn
- 1913: Ekspedicio de rusa oficiro kaj geodeziisto Boris Wilkicki malkovris Nordan Landon
- 1913: Aleksandr Miller iĝis lasta rusia prezidanto de Varsovio
- Unua Mondmilito
- 1914: Germana armeo komencis atakon kontraŭ francaj pozicioj sur montetoj apud la urbo Nancio
- 1916: Orientafrika kampanjo: britaj trupoj okupis Daresalamon, sidejon de germana kolonia administrado de Germana Orient-Afriko
- 1921: Komunista Partio de Belgio estas fondita kiel sekcio de la Tria Internacio
- 1923: Unua flugo de usona aerŝipo
- 1936: Francisco Largo Caballero iĝis ĉefministro de Hispanio
- Dua Mondmilito
- 1939: germana-pola milito: Sanga Lundo - soldatoj de SS kaj Wehrmacht pafmortigis sur stratoj de Częstochowa ĉirkaŭ 500 loĝantojn amasiginte hazardajn trapasantojn kaj forigatajn de loĝejoj en la "koncentrejoj" antaŭ katedralo, antaŭ urbodomo kaj en armea malsanulejo, markita per flago de Ruĝa Kruco; taĉmentoj de Wehrmacht kaj Freikorps pafmortigis, vivbruligis, pikis per bajonetoj aŭ per kolbo-batoj en Katowice ĉirkaŭ 750 personojn, en Złoczew kaj ĉirkaŭaĵo ĉirkaŭ 200, en Żarki 102 kaj multajn aliajn en preskaŭ 30 lokoj; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis en Opatowiec 45 polajn militkaptitojn; laŭ inspiro de germanaj setliĝintoj germanaj soldatoj pafmortigis en distrikto Sieradzki 22 vilaĝanojn de Szczawno; Luftwaffe bombis Sulejów detruante ĝin 80%, pereis 700 personoj kaj en koncentrejoj pluaj 1300; kvartaga batalo de Mława, kun preskaŭ kvaroble supereca germana armeo, finiĝis - 2000 mortigitaj germanoj, kaj 1000 mortfalintaj kaj vunditaj polaj soldatoj de la 20-a Infanteria Divizio, planata retiriĝo ŝanĝiĝis al rapida pro malamika aviada bombado pro kio de la nordo Varsovio estis malkovrita; ordono de translokiĝo de la ŝtataj regopovoj de Varsovio ĝis Lublin; germana armeo konkeris Kalisz, Leszno, Ostrów Wielkopolski, Sieradz, Szubin kaj eniris al Grudziądz; Orienta Prusio: pola aviadilo Karaś pripafis kaj ĵetis bombojn en germanan trajnon kun armilaro starantan en la fervoja stacidomo en Biała Piska; Ignacy Paderewski en radia disaŭdigo prezentis por la usona socio malfacilan militistan situacion de Pollando; en Tria Regno estis likviditaj ĉiuj polaj kluboj, legejoj kaj organizaĵoj kun konfisko de iliaj libraroj; komandanto de la germana 10-a Armeo subskribis disponon pri apliko de "akraj kontraŭrimedoj" koncerne ripetiĝantaj "atakoj de polaj partizanoj" - analogiaj disponoj pri pafmortigo de partizanoj kaj ostaĝoj eldonis komandantoj de ĉiuj germanaj armeoj, partoprenantaj invadon de Pollando; Stranga milito: unuaj taĉmentoj de la Ekspedicia Korpuso de Brita Armeo alvenis al Francio okupiĝante poziciojn laŭ la belga landlimo, Bomba Korpuso de Reĝa Aerarmeo bombis ŝipojn en la Germana Golfo; Japanio proklamis neŭtralecon en la milito en Eŭropo; Francisko Franko subskribis dekreton pri neŭtraleco; prezidanto de Usono malpermesis sendi armilojn kaj municion al batalantaj ŝtatoj
- 1940: Batalo de Anglio: Luftwaffe atakis Bradwell, du vilaĝojn en Kent, Medway kaj Weybridge (Surrey), Bomba Korpuso de RAF faris 678 aviadilflugojn; Adolf Hitler ordonis noktajn atakojn al Britaj Insuloj; Karolo la 2-a nomumis Ion Antonescu ĉefministro de Rumanio
- 1941: Militkrimoj: en pola vilaĝo Bogusze (proksime al Ełk) germanoj murdis 111 selektitajn sovetajn militkaptitojn, kaj en trudlabor-koncentrejo en litova Pravieniškės II 253 aŭ 353 judojn: usona prezidento Franklin Delano Roosevelt subskribis rajtigon sendi, surbaze de Lend-Lease, al polaj taĉmentoj ekzercantaj en Kanado maŝinpafilojn, artileriajn kanonojn kaj alian provizaĵon; germana submarŝipo U-652 unuafoje provis torpedi usonan ŝipon USS Greer; Orienta Fronto: finna Armeo de Karelio ekatakis direkte al rivero Svir; konsekvence de la pakto Sikorski-Majskij oni starigis diplomatiajn rilatojn — al Sovetunio venis profesoro Stanisław Kot
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj murdis en Mielnica (nun en Volina provinco) 700-1200 judojn kaj postulis de regopovoj de geto en Lodzo 20 mil infanojn kun maljunuloj por "deportado", t.e. forveturo al pereigejoj; policaj taĉmentoj pafmortigis en Działoszyce 1500 judojn, en Kalenne ĉirkaŭ 50 personojn bruligante pli ol 20 mastrumejojn, en Nasutów murdis 14 virojn; Ruĝa Armeo plifortigis 24-an kaj 66-an Armeojn, agantajn en Stalingrad-regiono, kaj kompletigis 1-an Gvardian Armeon
- 1943: En Nasutów (proksime al Lublin) germana polico pafmortigis 12 polojn; Arthur Greiser permesis en Provinco Vartlando uzi parton de katolikaj preĝejoj por deponejoj; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo en Ogrodzieniec haltigis trajnon kaj pripafis vagonojn destinitajn por germanoj; pola 1-a Infanteria Divizio estis de Rjazan transportita pere de fervojo al Vjazma, kie ĝi konsistigis Okcidentan Fronton
- 1944: Ribelo de Varsovio: nokte de la 3-a/4-a kavalerio de partizana grupiĝo el Arbaro Kampinos atakis en apuda vilaĝo Marianów du rotojn de Sturma Brigado SS RONA (kunlaborisma Rusa Liberiga Popola Armeo de Waffen-SS); germanoj detruis elektrejon en kvartalo Powiśle kaj unu el pli gravaj presejoj, kio malfaciligis produktadon de armiloj kaj presadon; batalgrupo de Heinz Reinefarth, subpremanta la ribelon, atakis kvartalon Powiśle, kies loĝantoj parte evakuiĝis al Mezurbo; dum bombado de domo ĉe str. Szpitalna pereis ĉirkaŭ 100 personoj, en tio 10 membroj de area stabo; soveta 65-a Armeo konkeris Wyszków; Finnlando subskribis armisticon kun Sovetunio; brita armeo liberigis Lovenon kaj Antverpenon - danke al belga rezistado germanoj ne povis detrui la havenon; polaj rifuĝintoj kolektis en Barato milon da rupioj por poloj malliberigataj en nova koncentrejo en Pruszków kaj samcele poloj el Masindi (Ugando) kolektis 2803 ŝilingojn
- 1945: Japana garnizono en la Vejkinsulo kapitulacis
- 1948: Abdiko de la nederlanda reĝino Vilhelmina favore al Juliana
- 1951: Unua interkontinenta televida telekomunikado - parolo de usona prezidento Harry S. Truman
- 1956: Oni montris IBM 305 RAMAC, unuan komercan komputilon kun magneta disko de la usona firmao IBM
- 1969: Oficiala inaŭguro de la Metroo de Meksikurbo
- 1970: Ĉilio: socialisto Salvador Allende gajnis prezidentan balotadon
- 1971: 111 personoj pereis en katastrofo de Boeing 727 apud Juneau (Alasko)
- 1974: Usono kaj Germana Demokratia Respubliko ligis diplomatiajn rilatojn
- 1975: Kvizo Kio? Kie? Kiam? de Vladimir Voroŝilov aperis en la rusia televido
- 1977: Ĝibutio aniĝis al Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1981: Sur teritorioj de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko kaj Litova Soveta Socialisma Respubliko komenciĝis la plej grandaj militekzercoj en la historio de Sovetunio
- 1985: Sovetunio: en punlaborejo Perm-36 mortis ukraina poeto, literatura kritikisto kaj publicisto Vasil Stus
- Revolucioj de 1989
- 1989: Leipzig: Kontraŭkomunistaj Lundaj manifestacioj okazis en Germana Demokratia Respubliko
- 1990: Pola registaro de Tadeusz Mazowiecki decidis ĉesi konstruon de nuklea centralo apud Lago de Żarnowiec (distrikto Wejherowo)
- 1991: Super konstruaĵo de Verĥovna Rada en Kievo oni hisis flagon de Ukrainio
- 1992: Eksa bulgara komunista gvidanto Todor Ĵivkov estis kondamnita al 7 jaroj de malliberigo pro fraŭdo
- 1992: Hungara konservativa partio Fidesz iĝis plenrajta membro de Liberala Internacio
- 1993: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis apostolan pilgrimadon al Litovio, Latvio kaj Estonio per alparolo al klerikoj en la Arkikatedralo Baziliko de Vilno kaj rozaria preĝo apud la tombo de Sankta Kazimiro en la kapelo de Aŭrora Pordego
- 1994: Kansaja internacia flughaveno estas malfermita en Japanio
- 1995: En Usono estis elsendita unua epizodo de la televida serio Xena, rilatanta al la greka mitologio
- 1998: Premiero de brita televida konkurso Kiu volas esti milionulo?
- 1998: Kalifornio: Google estis fondita de Larry Page kaj Sergey Brin por promocii la TTT-legilon, kiun ili prilaboris kiel studentoj de Universitato Stanford
- 1999: Dagestano: dum bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Rusio fare de islamistoj kontraŭ familioj de militistoj en Bujnaksko pereis 64 personoj kaj 133 estis vunditaj
- 2000: La plej granda arkivo de ĉeĥoslovaka ekzila literaturo, fondita en 1986 en Germanio sub la nomo Ĉeĥoslovaka Dokumenta Centro, komencis sian transloĝiĝon al Ĉeĥio
- 2006: Prezidento de Ĉeĥio Václav Klaus nomumis novan registaron, gvidatan de Mirek Topolánek kiel ĉefministro
- 2007: Ne malpli ol 25 personoj pereis kaj 60 vundiĝis en duobla bomba atenco de sinmortigantoj apud militistejo en pakistana urbo Rawalpindi
- 2010: Kanterburio: tertremo en Darfield, proksime al Kristkirko - kun la plej granda financa efiko en la tiama historio de Nov-Zelando
- 2013: Ibrahim Boubacar Keïta iĝis prezidento de Malio
- 2013: Siria enlanda milito: batalo en Maalula komenciĝis
- 2015: Senkomunismigo: en Almato Ekonomia Juĝejo malpermesis la Komunistan Partion de Kazaĥio
- 2015: Miloš Zeman kiel unua prezidento de Ĉeĥio faris oficialan ŝtatan viziton en la Ĉina Popola Respubliko
- 2016: Beatigita Patrino Teresa el Kolkato estis sanktigita de papo Francisko
- 2021: Dum la 10-a Nacia Legado oni legis La moralon de sinjorino Dulska, unu el ĉefverkoj de la pola literaturo - la legado okazis en ĉ. 3500 lokoj kaj en 24 landoj, ankaŭ en Esperanto
- Rus-ukraina milito
- 2021: Hibrida milito ĉe la pola-belorusa ŝtatlimo: Teritoria Defend-Armeo komencis, pro anoncita eksterordinara stato, apogi loĝantaron de 3-kilometra apudlima zono kun Belorusio (Podlaĥia provinco kaj Lublina provinco) lige al eksterleĝa trapaso de la ŝtatlimo fare de enmigrintoj, alvenigataj al Minsko pere de belorusaj aviadiloj, ĉefe el Irako
- Al Klajpedo alvenis ĉ. 100 germanaj soldatoj kaj 60 armeaj transportiloj por pliortigi orientan landlimon de NATO
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 193-a tago de rusa agreso: Pro nokta raketa pripafo en Ĥarkivo eksplodis granda incendio, Nikopol trifoje pripafita kaj en Mikolajivo damaĝis 26 konstruaĵojn; en Ĥarkiva provinco rusoj bruligis 16 domojn; en Oĉakiv rusa pripafo detruis grenejon kun kelkaj tunoj da cerealo; en okupata Melitopolo en 5 lernejoj establiĝis rusiaj armeaj bazoj — infanoj kontrolataj de metaldetektiloj, gepatroj ne rajtas veni; en Ĉortkiv estis malkovrita obelisko memore al pola prezidenta paro; en ruinoj de kolektiva loĝejo en okupata Mariupolo estis trovitaj homaj restaĵoj — en la regiono okupantoj pro timo antaŭ ukraina rezisto ŝanĝas licencplatojn de siaj aŭtoj kaj forviŝas "svastikojn" (literon Z — militistan simbolon de Armitaj Fortoj de Rusia Federacio); Volodimir Zelenskij anoncis liberigon de kelkaj setlejoj
- Mondreago: Blanka Domo: Putin ne estas interesita pri fino de la milito
- 2022: Vatikano: Johano Paŭlo la 1-a estis beatigita de papo Francisko
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 973: Al-Biruni, persa sciencisto, matematikisto, astronomo, astrologo, fizikisto, klerulo kaj enciklopediisto el Ĥorezmo (m. 1048)
- 1241: Aleksandro la 3-a, reĝo de Skotlando (m. 1286)
- 1383: Felikso la 5-a, lasta katolika kontraŭpapo (m. 1451)
- 1563: Ŭan Li, imperiestro de Ĉinio el dinastio Ming (m. 1620)
- 1702: Legall de Kermeur, franca ŝakludisto, instruisto de komponisto François-André Danican Philidor (m. 1792)
- 1714: Mikaelo Karicki, belorusa poeto latinlingva, jezuito, filozofo, pedagogo (m. 1781)
- 1716: Grafo László Székely, hungara aŭtobiografiisto, tradukisto (m. 1772)
- 1757: Christophine Reinwald, germana desegnistino (m. 1847)
- 1768: François René de Chateaubriand, franca politikisto, diplomato kaj verkisto de la romantikismo (m. 1848)
- 1787: Johann Daniel Kestner, germana entreprenisto, fabrikanto de ludiloj kaj pupoj (m. 1858)
- 1791: Jan Svatopluk Presl, ĉeĥa natursciencisto (m. 1849)
- 1805: Imre Mikó, hungara politikisto, historiisto (m. 1876)
- 1809: Juliusz Słowacki, pola romantika poeto-profeto, dramaturgo, mistikulo, aŭtoro de geneza filozofio, enestanta en El Parnaso de Popoloj (m. 1849)
- 1812: Franz Kuchenbuch, germana pentristo, juristo kaj historiisto (m. 1896)
- 1819: Adolf Pichler, aŭstra verkisto kaj natursciencisto (m. 1900)
- 1824: Anton Bruckner, aŭstra komponisto de romantikismo (m. 1896)
- 1834: Jenő Doby, hungara grafikisto, pentristo (m. 1907)
- 1846: Viktor Győző Schreyer, rumania hungara advokato, poeto, verkisto, redaktoro (m. 1937)
- 1848: Zsolt Beöthy, hungara literaturhistoriisto, estetikisto, profesoro (m. 1922)
- 1852: Miklós Putnoky, hungara lingvisto, vortarverkisto, tradukisto, lernolibroverkisto (m. 1935)
- 1859: Wilhelm Wetekamp, germana gimnazia instruisto kaj esperantisto, konata de instruado en Berlino (m. nekonata)
- 1866: Karin Thilander, sveda blindiĝinta orgenistino, muzikinstruistino kaj esperantistino, edzino de Harald Thilander, kunfondinto de Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj (m. 1927)
- 1867: Antonio Guinart, hispana pastro, instruisto de lingvoj kaj esperantisto, redaktoro de "La Suno Hispana" (m. nekonata)
- 1867: Medeiros e Albuquerque, brazila ĵurnalisto, poeto, oratoro teatra verkisto kaj esperantisto enestanta en Antologio de Brazilaj Rakontoj (m. 1934)
- 1869: Karl Seitz, unua prezidento de Aŭstrio kaj de Germana Aŭstrio (m. 1950)
- 1876: Friedrich von Lama, aŭstra-germana katolika ĵurnalisto kaj verkisto, murdita (m. 1944)
- 1880: János Zsirkay, hungara ĵurnalisto, politikisto (m. 1940)
- 1881: František Kysela, ĉeĥa pentristo, grafikisto kaj industria figurartisto, rektoro (m. 1941)
- 1883: Béla Czóbel, hungara pentristo, membro de pentrista grupo en Baia Mare (m. 1976)
- 1883: Géza Illyés, hungara pastro kaj historiisto (m. 1950)
- 1885: Antonio Bacci, itala kardinalo kaj latinisto (m. 1971)
- 1887: Andor Kálmán, hungara komponisto, ĵurnalisto (m. 1965)
- 1892: Darius Milhaud, franca edukisto kaj komponisto (m. 1974)
- 1896: Antonin Artaud, franca poeto, dramisto, reĝisoro kaj aktoro (m. 1948)
- 1897: László Berkesy, hungara kuracisto, internisto kaj radiologo (m. 1967)
- 1902: Viktor Bocskói, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. nekonata)
- 1904: Witold Gombrowicz, pola verkisto (m. 1969)
- 1909: Ferenc Kóréh, hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1996)
- 1913: Henryk Herbert Paruzel, pola pastro, gvidanto de pilgrimadoj de esperantistoj al Jasna Góra, organizanto de la 36-a IKUE-Kongreso en Romo, tradukisto de Biblio al Esperanto, aktivulo de Katolika Esperanto-movado kaj de IKUE, kies ĉefverko estas Biblia Vortaro, redaktoro de "Biblia Revuo", kreinto de Esperanto-biblioteko ĉe Katolika Universitato de Lublin, murdita en misteraj cirkonstancoj (m. 1977)
- 1913: Károly Székely, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 1996)
- 1914: Friedl Volgger, sudtirola rezistomovadano, politikisto kaj ĵurnalisto (m. 1997)
- 1924: Jerzy Ficowski, pola poeto, soldato de la Pola Enlanda Armeo, esploristo de cigana kaj juda folkloro, tradukisto (m. 2006)
- 1926: Ivan Illich, aŭstra filozofo kaj anarkiisto, kritikisto de la nuntempa socio (m. 2002)
- 1927: Ferenc Sánta, hungara verkisto, kies romano Dudek horoj estas legebla en esperanto (m. 2008)
- 1927: John McCarthy, usona komputikisto inventinta komputillingvon (evoluo de programlingvo Lisp) kaj la nocion "artefarita intelekto" (m. 2011)
- 1928: Günter Merbach, germana historiisto kaj literaturscienculo (m. 2003)
- 1931: Anthony de Mello, barata jezuito, psikoterapiisto, mistikulo, nomata "kristano de Oriento" (m. 1987)
- 1934: Jan Švankmajer, ĉeĥa superrealisma artisto, skulptisto, poeto, eseisto, filma reĝisoro
- 1936: Sakrat Janoviĉ, belorusa verkisto el Krynki, verkanta beloruse kaj pole, aŭtoro de 30 libroj (m. 2013)
- 1941: Marilena Chauí, brazila filozofino pri politika filozofio kaj historiistino de la moderna filozofio
- 1944: Klára Gazda, rumania hungara etnografino kaj lekciistino
- 1946: Liz Greene, angla-usona astrologino kaj psikologo
- 1955: David Broza, israela kantisto kaj gitaristo edukita en Britio kaj Hispanio
- 1957: Kati Panek, rumania hungara aktorino, popolkantistino
- 1966: Janka Djagileva, rusa poetino kaj junularkultura kantistino kunlaboranta kun la rusa rokmuzika grupo Graĵdanskaja Oborona, enkondukinta punkan subkulturon al Sovetunio, sinmortiginta (m. 1991)
- 1966: István Horváth, rumania hungara sociologo
- 1976: Árpád Szabó, rumania hungara pentristo
- 1981: Beyoncé Knowles, usona kantistino kaj aktorino
- 1982: Lou Doillon, franca-brita aktorino, kantistino kaj modelo
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 422: Bonifaco la 1-a, sankta papo
- 454: Dioskoro de Aleksandrio, patriarko de Aleksandrio
- 1063: Tugril, tjurka fondinto de Selĝuka Imperio, sultano (n. 990)
- 1166: Sankta Rozalia, sicilia ermitino, patronino de Palermo, itala sanktulino (n. 1128)
- 1199: Johana de Anglio (Reĝino de Sicilio), filino de Henriko la 2-a (Anglio) (n. 1165)
- 1555: Paweł Holszański, litova princo, pola nobelo, episkopo de Lucko kaj de Vilno (n. 1490)
- 1663: Johannes Hornschuch, germana pedagogo kaj filologo (n. 1599)
- 1742: Sophia Albertine von Erbach-Erbach, germana dukino
- 1852: František Turinský, ĉeĥa juristo, poeto kaj dramverkisto (n. 1797)
- 1854: Santiago Mariño, venezuela politikisto, batalanto pri sendependeco (n. 1788)
- 1894: Antal Edelspacher, hungara lingvisto, tradukisto, orientalisto (n. 1846)
- 1902: Ágost Heller, hungara fizikisto, profesoro, instruisto kaj bibliotekisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1843)
- 1903: Hermann Zumpe, germana dirigento kaj orkestrestro (n. 1850)
- 1907: Edvard Grieg, norvega komponisto kaj pianisto (n. 1843)
- 1914: Charles Péguy, franca verkisto, poeto, eseisto, kaj redaktisto, aŭtoro de mistikaj dramoj (n. 1872)
- 1916: José Echegaray, hispana matematikisto, politikisto, Nobelpremiito pri literaturo (n. 1832)
- 1930: Vladimir Arsenjev, rusia, soveta esploristo de Fora Oriento (n. 1872)
- 1938: István Dobai, hungara unitariisma pastro, poeto (n. 1899)
- 1942: Zsigmond Móricz, hungara verkisto, novelisto, ĵurnalisto (n. 1879)
- 1949: Mária Bándy, hungara koreografino, aŭtorino de Sikulaj dancoj (n. 1899)
- 1952: Carlo Sforza, itala politikisto kaj diplomato (n. 1873)
- 1957: Richard Harder, germana klasika filologo (n. 1896)
- 1963: Robert Schuman, franca ĉefministro, kunkreinto de Eŭropa Unio, konata de la deklaro de Schuman, servisto de Dio (n. 1886)
- 1964: Werner Bergengruen, germana verkisto (n. 1892)
- 1965: Albert Schweitzer, germana kuracisto, muzikisto kaj teologo, Nobelpremiito pri paco (n. 1875)
- 1973: Károly Kudelász, rumania hungara pentristo, skulptisto (n. 1896)
- 1977: Jean Rostand, franca verkisto, biologo kaj filozofo (n. 1894)
- 1977: Ernst Friedrich Schumacher, brita ekonomikisto (n. 1911)
- 1984: Henryk Łowmiański, pola historiisto, mezepokisto, esploristo de slava religio, okupiĝanta pri prahistorio kaj historio de frumezepoka Pollando (n. 1898)
- 1985: Vasil Stus, ukraina poeto, kritikisto, publicisto kaj tradukisto, aktivulo de Ukrainia Helsinka unio, malliberigita pro sia disidenta agado (n. 1938)
- 1989: Georges Simenon, belga verkisto franclingva (n. 1903)
- 1991: József Balla, rumania hungara pentristo (n. 1910)
- 1992: João Masiero, brazila esperantisto-artisto (n. nekonata)
- 1997: Aldo Rossi, itala arkitekto kaj dezajnisto, ricevinto de la Pritzker-premio (n. 1931)
- 2000: Éva Kabós, hungara oficistino, kontistino, tajpistino kaj poetino (n. 1915)
- 2006: Steve Irwin, aŭstralia zoologo kaj televida stelulo (n. 1962)
- 2011: Ferenc Ercsei, rumania hungara skulptisto (n. 1956)
- 2012: Józef Szaniawski, pola historiisto, politologo-sovetologo, kunlaboranto de la Radio Libera Eŭropo/Radio Libero, fondinto de la Memor-Ĉambro pri Ryszard Kukliński (heroo de Pollando kaj Usono) en Varsovio, lasta malliberulo de Pola Popola Respubliko (n. 1944)
- 2014: Franca Falcucci, itala politikistino, ministrino pri edukado, profesorino (n. 1926)
- 2014: Gustavo Cerati, argentina kantisto, gitaristo, komponisto (n. 1959)
- 2015: Pál Nagy, rumania hungara kritikisto, literaturhistoriisto (n. 1924)
- 2015: Rainer Kirsch, germana verkisto, lirikisto kaj prezidanto de verkista ligo (n. 1934)
- 2015: Max Kruse, germana verkisto (n. 1921)
- 2020: Gary Peacock, usona basinstrumentisto de ĵazo (n. 1935)
- 2023: Guðbergur Bergsson, islanda verkisto (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Moseo, hebrea profeto
- Bonifaco la 1-a, papo
- Sankta Rozalia, itala virgulino el Palermo
- 11 beatigitaj polaj monaĥinoj el Nowogródek, pafmortigitaj de germana okupanto
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 4-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.