Ottó Gratz
Ottó Gratz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1879 en Gelnica |
Morto | 6-an de majo 1956 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto (–1902) |
Familio | |
Frat(in)o | Gusztáv Gratz |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto universitata instruisto |
Ottó Gratz [otO grac], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gratz Ottó estis hungara bestkuracisto, altlerneja instruisto. Lia frato estis Gusztáv Gratz.
Ottó Gratz [1] naskiĝis la 30-an de novembro 1879 en Hungara reĝlando en Gölnicbánya (nuntempa Gelnica en Slovakio). Li mortis la 6-an de majo 1956 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ottó Gratz devenis el germana familio. Li akiris diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1902. Post siaj studoj li instruis en ekonomia akademio en Magyaróvár, poste en simila akademio de Debrecen. Inter 1909 kaj 1933 li gvidis instituton pri lakto en Magyaróvár, kie li okupiĝis pri fromaĝoj (dum la 1-a mondmilito li estis armea bestkuracisto). En 1927 li doktoriĝis. En 1933 li atingis la instruan rangon privata profesoro, en la sama jaro li estis direktoro de laktostacio en Budapeŝto. Dum la 2-a mondmilito li pensiuliĝis. Li longe partoprenis en redaktado de fakrevuoj pri laktoj.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A kisgazda fejőstehene és tejgazdasága (1921)
- Termeljünk tiszta, jó és egészséges tejet! (1934)
- Tejtermelési, tejkezelési és tejértékesítési ismeretek (1938, 1943)
- Tejgazdasági lexikon (1940)