Pakistana Ruĝa Krescento
Aspekto
Pakistana Ruĝa Krescento | |
---|---|
پاکستان ریڈ کریسنٹ سوسائٹی / Pakistan Red Crescent | |
Lando | Pakistano |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 1947 |
prezidanto | Arif Alvi |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Islamabado |
Interretejo | http://prcs.org.pk |
La societo Pakistana Ruĝa Krescento (angle Pakistan Red Crescent Society, urdue پاکستان ریڈ کریسنٹ سوسائٹی) estas organizaĵo de humanitara helpo en Pakistano, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Islamabado, kaj kiel la societa prezidanto funkcias la ŝtata prezidanto de Pakistano, nuntempe Arif Alvi.