Sudafrika Ruĝa Kruco
Aspekto
Sudafrika Ruĝa Kruco | |
---|---|
South African Red Cross | |
Lando | Sud-Afriko |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 1921 |
prezidanto | advokato Mothibedi Panyane (laŭ la stato de 2020) |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Pretorio |
Interretejo | http://redcross.org.za/ |
La societo Sudafrika Ruĝa Kruco - angle South African Red Cross - estas organizaĵo de humanitara helpo en Sudafriko, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Pretorio, kaj laŭ la stato de 2020 kiel prezidanto funkcias Mothibedi Panyane. La organizaĵo en sia nuna formo fontas de 1921, sed havas radikojn en pli frua societo, nomata Het Transvaalsche Roode Kruis kaj fondita jam en 1896.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo (angle)
- informoj en retejo de la internacia federacio Arkivigite je 2020-02-02 per la retarkivo Wayback Machine (angle)