Paszab
Aspekto
Paszab [pasab] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Ibrány (kaj Nagyhalász).
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 1280
- Poŝtkodo: 4475
- Telefonkodo: 42
Situo
[redakti | redakti fonton]Paszab situas sur ebenaĵo, Tiso preterfluas, laŭ traira flankovojo, laŭ etfervojo Nyíregyháza-Balsa. La vilaĝo kontaktiĝas kun Tiszabercel. Ibrány troviĝas 6, Tokaj 24, Dombrád 25, Nyíregyháza 28 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la komunumo devenis el 1241 en formo "Beel-Paszab" dum invado de la tataroj. En 1919 la rumanoj okupis la vilaĝon kaj tenis la fronton laŭ Tiso. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana baroka preĝejo de 1795, turo alkonstruiĝis en 1851, renoviĝis en 1889
- romkatolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.gyaloglo.hu
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.nagyvofely.hu