Szamoskér
Szamoskér estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Mátészalka. Szamos estas hungara nomo de la rivero, Kér estas nomo de unu el la 7 hungaraj triboj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 330
- Poŝtkodo: 4912
- Telefonprefikso: 44
Situo
[redakti | redakti fonton]Szamoskér situas en maldekstra bordo de Somesul, fine de sakovojo el Tunyogmatolcs. Kérsemjén troviĝas 1, Nyíregyháza 78 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1292. Tiam la kampoj kune kun la kontraŭa vilaĝo Kérsemjén apartenas al familio Kállai, kiu konstruis tie fortikaĵon. Ekde la 17-a jarcento la loĝantoj uzis preĝejon kaj lernejon de Kérsemjén. Dum la historio ofte okazis inundoj. En 1983 lernejo estis konstruita. En Szamoskér migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1810, la ligna turo tiutempe estis la plej longa en Eŭropo, en 1914 fulmo detruis ĝin, anstataŭe estas sonorilstablo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Szamoskér naskiĝis kalvinana episkopo Gusztáv Bölcskei.
Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Kér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.
Abaújkér | Bedegkér | Egyházaskér | Hajmáskér | Hontkiskér | Ipolykér |
Kérsemjén | Kiskér | Nemeskér | Németkér | Nyírkércs | Nyitranagykér |
Ókér | Szamoskér | Szentgáloskér | Újkér | Varjaskér |