Rajec
Rajec | ||
hungare: Rajec, germane: Rajetz | ||
urbo | ||
Placo de SNP en Rajec
| ||
|
||
Oficiala nomo: Rajec | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Žilina | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Montaro | Malgranda Fatro | |
Rivero | Rajčanka | |
Situo | Rajec | |
- alteco | 452 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 05′ 19″ N 18° 38′ 06″ O / 49.08861 °N, 18.63500 °O (mapo) | |
Areo | 31,46 km² (3 146 ha) | |
Loĝantaro | 6 020 (31.12.2010) | |
Denseco | 191,35 loĝ./km² | |
Orogenenezo montariĝo |
Rajecká kotlina | |
Unua skribmencio | 1193 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MEST (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 015 01 | |
Tel. prefikso | +421-41 | |
NUTS | 517917 | |
Aŭtokodoj | ZA | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Rajec | ||
Retpaĝo: www.rajec.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Rajec (ankaŭ hungare), Rajetz germane estas urbo en Slovakio en regiono Žilina, en distrikto Žilina. La nomo signifas: eta ĉieloregno.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en valo, laŭ ĉefvojo Prievidza-Žilina, fine de fervojo el Žilina, kiu troviĝas 18 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis loĝata dum la neolitiko. Dum epoko de romianoj tie estis komerca vojo nomata pri sukceno. La unua mencio devenis el 1193 en formo "Raich". En nekonata tempo fortikaĵo konstruiĝis, kiun Mateo Csák okupis en 1297. Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) senŝpure malaperigis la fortikaĵon en 1397. La unua korporacio de drapistoj formiĝis en 1408. La komunumo ricevis rajton por foiro en 1604, post 5 jaroj ankaŭ doganliberon kaj senimposton. La loĝantoj okupiĝis precipe pri metioj. En 1910 loĝis en la urbeto 2736 da homoj, (2497 slovakoj, 131 hungaroj). La urbeto ĝis Traktato de Trianon apartenis al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Zsolna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- gotika katolika preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario), en 1610 renesanciĝis, en 1770 barokiĝis
- paroĥo de 1657
- origine bierofarejo, nun muzeo
- renesanca urbodomo el la 16-a jarcento, post 200 jaroj barokiĝis
- loĝdomoj el la 16-a j.c.
- kolono pri Sankta Triunuo de 1818
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka el la 19-a jarcento
Famulo
[redakti | redakti fonton]En Rajec naskiĝis hungara zoologo János Frivaldszky.
Aliaj signifoj
[redakti | redakti fonton]La nomo Rajec interalie ankaŭ signas loĝlokon en la municipo Občina Brežice de la pli suda lando Slovenio.