Bytča
Bytča | ||
germane: Gross-Bitsch, hungare: Nagybiccse | ||
urbo | ||
Bitĉa kastelo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Bytča | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Bytča | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Montaroj | Javorníky, Súľovské vrchy | |
Memorindaĵo | Bitĉa kastelo | |
Riveroj | Váh, Petrovička, Vaha kanalo | |
Situo | Bytča | |
- alteco | 308 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 13′ 27″ N 18° 33′ 51″ O / 49.22417 °N, 18.56417 °O (mapo) | |
Areo | 43,168 km² (4 316,8 ha) | |
Loĝantaro | 11 600 (31.12.2007) | |
Denseco | 268,72 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1250 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 014 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-41 | |
Aŭtokodoj | BY | |
NUTS | 517461 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Bytča | ||
Retpaĝo: www.bytca.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Bytča, hungare Nagybiccse, germane Gross-Bitsch estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Bytča, kies distriktejo estas.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en valo de Váh, laŭ dekstra bordo de Váh kun ponto, en la alia riverbordo estas ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina, tra la ponto komenciĝas ĉefvojo al Ĉeĥio. Žilina troviĝas 16 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la hungara ŝtatfondiĝo (kaj poste longe) la bienoj apartenis al episkopejo de Nyitra. La unua mencio skribe okazis en 1234 en formo terra Bycha. Ĝi urbiĝis en 1378. Apudakva fortikaĵo konstruiĝis en 1454, kiun episkopo de Nyitra trakonstruis renesanca burgo. En 1910 en la urbeto loĝis 3122 da loĝantoj, (2298 slovakoj, 438 hungaroj, 347 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungario, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Nagybiccse, kies distriktejo estis. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 2002 loĝis tie 11 550 da homoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 13-a jarcento, lasta rekonstruo en 1904
- katolika templo omaĝe al Sankta Barbara el la 16-a jarcento
- burgo kun 4 turoj de familio Thurzó el 1571
- novromanika sinagogo de 1801
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- naskiĝis en la urbo:
- en 1887 estro de Slovakio inter 1938-1944 Jozef Tiso
- hungara monaĥo, martiro György Csepellényi
- advokato Sándor Lombardini
- hungara altlerneja instruisto Bernát Heller
- hungara kemiisto Joachim Leimdörfer
- mortis en la urbo
- hungara palatino György Thurzó
- mortis superintendanto Illés Láni
|