Sokolovce
Aspekto
Sokolovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 922 31 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 368 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 208 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 32′ N, 17° 51′ O (mapo)48.5361111117.845Koordinatoj: 48° 32′ N, 17° 51′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 160 m [+] | ||
Areo | 6,57 km² ( 657 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sokolovce [+] | |||
Sokolovce, hungare Vágszakaly [vAgsakaj] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 48° 32′ 00″ N 17° 50′ 30″ O / 48.53333 °N, 17.84167 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 32′ 00″ N 17° 50′ 30″ O / 48.53333 °N, 17.84167 °O (mapo)
- Areo: 7 km²
- Supermara alteco: 154 m
- Loĝantaro: 1117 en 2001
- Poŝtkodo: 922 31
- Aŭtokodo: PN
- Telefonprefikso: 033
Situo
[redakti | redakti fonton]Sokolovce situas laŭ maldekstra bordo de Váh, laŭ traira flankovojo. Piešťany troviĝas je 6 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1293 en slava formo "Zokol". Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szokolócz. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vágszakaly 474 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto Piešťany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Sokolovce 1117 homoj, (1094 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka pilgrimloka preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1770
- baroka skulptaĵo antaŭ la paroĥo
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka de 1834
- golgoto el la 17-a jarcento
- baroka-klasikisma kastelo kun parko el la 18-a jarcento, nun speciala hospitalo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
|