Nankovo
Nankovo | |||
---|---|---|---|
Transkarpata provinco en Ukrainio
| |||
vilaĝo en Ukrainio | |||
Ukraina provinco | |||
Ukraina provinco | Transkarpatio | ||
Administrado | |||
Ukraina nomo | Нанково | ||
Rusa nomo | Нанково [nankovo] | ||
Slovaka nomo | Nankovo | ||
Hungara nomo | Husztköz [hustkoz] | ||
Geografio | |||
Areo | km² | ||
Supermara alteco | 242 m | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2560 | ||
Poŝtkodo | 90435 | ||
Telefonprefikso | +380 3142 | ||
Aŭtokodo | AO | ||
Horzono | UTC+2, somere UTC+3
| ||
| |||
Nankovo estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Ĥust.
48° 11′ 53″ N 23° 23′ 56″ O / 48.19806 °N, 23.39889 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 11′ 53″ N 23° 23′ 56″ O / 48.19806 °N, 23.39889 °O (mapo)
Situo
[redakti | redakti fonton]Nankovo situas laŭ traira flankovojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 17-a jarcento jam viciĝis tie kelke da domoj. En 1690 miraklo okazis: oni vidis bildon de ploranta Dipatrino. Ĝis Traktato de Trianon Husztköz apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Huszt, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio kun ĉefurbo de la proksima Ĥust. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Nankovo. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito
- kapelo kun fonto ĉe la loko de iama miraklo
- lago ne havanta alfluon, supozeble en la profundo fontoj troviĝas
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ukraina paĝo
- (www)karpataljaturizmus.net
|