Recuerda
Recuerda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Tierras del Burgo | ||
Poŝtkodo | 42313 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 63 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 29′ N, 3° 0′ U (mapo)41.475277777778-2.9947222222222Koordinatoj: 41° 29′ N, 3° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 897 m [+] | ||
Areo | 67,31 km² (6 731 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Recuerda, Soria [+] | |||
Recuerda [reKŬERda] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Recuerda estas ne-etimologie kaj strange komprenebla kiel Memoru, ĉar ĝenerale oni ne uzas imperativojn po loknomoj en hispana lingvo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 67,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 71 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi estas inter Brazacorta kaj Quintanilla de Nuño Pedro. La municipo enhavas la loĝlokojn Galapagares, La Perera, Mosarejos, Nograles kaj Recuerda.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la Alfoz de Gormaz, kaj tial ĝia historio estis ligita al Gormaz ĝis la nuligo de la senjorlandoj en la 19-a jarcento. Gormaz tiene un interesante puente sobre el Duero, que estuvo fortificado. En su término se han encontrado varias necrópolis celtibéricas. Tuvo hospital. En la Censo de 1879, ordonita de la grafo de Floridablanca, ĝi apartenis al la Partio de Gormaz en la Intendencia de Soria, kun jurisdikcio de senjorlando sub la aŭtoritato de la vicurbestro, nomumita de la Grafo de Ribadavia.
Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aliĝis Galapagares kaj Mosarejos. Poste denove same okazis pro la aligo de Nograles kaj La Perera.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kaj ĉirkaŭ 200 vinkeloj.