Sebechleby
Sebechleby, hungare Szebelléb [sebelEb], germane Siebenbrot estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Sebechleby | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Krupina | ||
Poŝtkodo | 962 66 | ||
Aŭtokodo | KA | ||
Telefonkodo | ++421-45-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 220 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°16′30″N 18°57′00″O / 48.275°N, 18.95°O (mapo) Koordinatoj: 48°16′30″N 18°57′00″O / 48.275°N, 18.95°O (mapo) | ||
Alto | 231 m s.m. | ||
Areo | 30 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sebechleby [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Sebechleby situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Levice-Hontianske Nemce. Krupina troviĝas je 13 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1135 en formo "Zebehgleb". En 1222 la setlejo ricevis senimpostecon. En la 15-a jarcento la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1442 episkopo de Eger, en 1555 la turkoj prirabis la urbeton. Spite tion ofte departementaj kunsidoj okazis tie. En 1828 loĝis tie 1057 loĝantoj en 177 domoj. En 1833 la servutuloj faris ribelon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szebelléb 937 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Korpona, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Sebechleby 1202 homoj, (1173 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika romanika preĝejo de 1233, baldaŭe ĝi gotikiĝis, proksimume en 1600 trakonstruiĝis
- 2 kapeloj el la 18-a jarcento
- kapelo el la 19-a jarcento
- skulptaĵo pri Sankta Triunuo el la 18-a jarcento
- malnovaj loĝdomoj, vinkeloj kaj popolaj kostumoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio