Septembro de 2006
Etoso
(Alidirektita el Septembro 2006)
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2006 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum septembro de 2006.
Vendredo,29-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Kosma turistino Anousheh Ansari revenis el sia kosma vojaĝo. Sur la orbito ŝi plenumis kelkajn sciencajn eksperimentojn. En "Roskosmos" oni parolas pri baldaŭa leviĝo de la prezo por vojaĝoj: de 20 mln ĝis 22 mln da usonaj dolaroj.
Ĵaŭdo,28-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Akriĝas konflikto inter Rusio kaj Kartvelio post la akuzoj kontraŭ rusiaj militistoj je spionado. Grupo de militistoj estas en kartvela malliberejo, alia grupo estis severe batita, ankaŭ pli ol dek kartvelaj civitanoj estas arestitaj lige kun la skandalo. Rusio refutas la akuzojn kaj intertempe konsilas al siaj civitanoj ne vojaĝi al Kartvelio.
Mardo, 26-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Abe Shinzo instaliĝis la 90-a Ĉefministro de Japanio.
Lundo, 25-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- 100-jara datreveno de la prezentado en la haveno de Bilbao de la Telekino de Leonardo Torres Quevedo, la unua sukcesa teleregilo.
- 30-jara datreveno de fondiĝo de la irlanda rokgrupo U2.
Dimanĉo, 24-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Komenco de Ramadano.
Vendredo, 22-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Franca prezidento Jacques Chirac donis ordenon de Honora Legio de la plej alta nivelo al prezidento de Rusio Vladimir Putin.
- En la Nord-Germana vilaĝo Lathen Maglevo de Transrapid koliziis, kun rapideco de pli ol 200 km/h, kontraŭ senmova vagono. De la 29 pasaĝeroj (kaj du en la servovagono) almenaŭ 23 homoj mortis.
Merkredo, 20-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- La ĉefministro de Tajlando, Taksin Ĉinaŭat, deklaris staton de krizo pro puĉo de Reĝa Tajlanda Armeo.
- Shinzo Abe elektiĝis la 21-a estro de nuna Japana regpartio, LDP.
Lundo, 18-a de septembro
[redakti | redakti fonton]- Anousheh Ansari ekflugis en la kosmon (al Internacia Kosmostacio).
Dimanĉo, 17-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Beatiga deklaro pri Sára Salkaházi, unua beatigo en Hungario ekde post 1083.
Ĵaŭdo, 14-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortis Mickey Hargitay.
Vendredo, 13-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- La IAU donas la novan oficialan nomon Eriso al la nanplanedo antaŭe konita kiel 2003 UB313, kaj la nomon Disnomio al ĝia luno.
- Du pafaroj okazis en la lernejo Dawson, en Montrealo.
Mardo, 12-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Britney Spears naskis sian duan filon.
Lundo, 11-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- William AULD, unu el la plej grandaj Esperantaj verkistoj kaj poetoj, forpasis.
Dimanĉo, 10-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- La demokratia partio de socialistoj (DPS) de Milo Đukanović gajnis la unuan parlamentan baloton de Montenegro.
- Michael Schumacher anoncis sian emeritiĝon kiel piloto de Formulo Unu.
Merkredo, 6-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- La aŭstra televido ORF elsendas unuan intervjuon kun Natascha Kampusch, knabino liberiĝinta post 8 jaroj pasigitaj en kidnapo.
- Japana princino Kiko naskas filon.
Mardo, 5-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- La franca kuranto Serge Girard, 51-a jara, alvenas je 4h52 GMT en Tokio poste 19097-kilometra trairo de Eŭropo kaj Azio kurante dum 260 tagoj kaj 17 horoj kaj 52 minutoj .
Lundo, 4-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortas Steve Irwin biologo kaj televida stelulo, pro atako de dorna rajo.
Dimanĉo, 3-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- Kraŝas SMART-1, lunsondilo de Eŭropo
- Finiĝas la Monda Ĉampioneco de korbopilko: la teamo de Hispanio estas la ĉampiono, post sia venko fronte al Grekio.
Vendredo, 1-a de septembro 2006
[redakti | redakti fonton]- La parlamentanoj de la partio PRD malhelpas al la meksikia prezidento Vicente Fox prezenti sian raporton en la Parlamento. Tio okazas sekve de la disputoj pri la fina rezulto de la lastaj prezidentaj elektoj, kie la kandidato de la PRD, Andrés Manuel López Obrador akuzas sian kontraŭulon, Felipe Calderón je fraŭdo.
|