Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Distrikto Ĵukov (Kaluga provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Ĵukov
municipa distrikto Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso municipa distrikto
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Kaluga provinco
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 717  (1931) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 2′ N, 36° 45′ O (mapo)55.033336.75Koordinatoj: 55° 2′ N, 36° 45′ O (mapo) [+]
Areo 1360 km² ( 136 000 ha) [+]
Distrikto Ĵukov (Eŭropa Ruslando)
Distrikto Ĵukov (Eŭropa Ruslando)
DEC
situo en la eŭropa parto de Rusio
Distrikto Ĵukov (Kaluga provinco)
Distrikto Ĵukov (Kaluga provinco)
DEC
situo en la Kaluga provinco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zhukovsky District (Kaluga Oblast) [+]
vdr

Distrikto Ĵukov (Ĵukovskij, ruse Жуковский район) estas municipa distrikto de Kaluga provinco (Rusio). Ĝi situas norde de la provinco kaj limas kun distriktoj Borovsk, Malojaroslavec, Tarusa. Krome, ĝi limas kun urba distrikto de Obninsk. Laŭ la stato de 1931 en la distrikto vivis 21 717 loĝantoj sur areo de 1 360 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km².

Administra centro de la distrikto estas urbo Ĵukov. Aliaj urboj: Belousovo, Kremjonki. Entute la distrikto enhavas preskaŭ 200 setlejojn.

Plejparte la distrikton okupas arbaroj. Gravaj riveroj: Protva kun alfluanto Ugodka, Nara kun alfluanto Istja.

Distrikto Ĵukov estis fondita en 1929 kiel distrikto Ugodskij Zavod (antaŭa nomo de la urbo Ĵukov) de Moskva provinco. En 1932 ĝi fariĝis parto de distrikto Naro-Fominsk. En 1944 ĝi aliĝis al tiatempe fondita Kaluga provinco.

En 1962-1966 la distrikto estis parto de distrikto Malojaroslavec. En 1974 ĝi estis alinomigita al distrikto Ĵukov.

Interesaj lokoj

[redakti | redakti fonton]
Muzeo de marŝalo Ĵukov en la urbo Ĵukov
Parko de birdoj
la kirko de Troickoje
Flago de Kremjonki
  • Tarutino - vilaĝo, kiu fariĝis unu el la plej gravaj punktoj por rusia armeo dum la milito de 1812: tien estis kaŝite translokigita la armeo por ripozado kaj pretigado al la fina batalo en Malojaroslavec; krome, tie okazis seriozaj bataloj dum la Dua mondmilito; ekzistas militaj monumentoj kaj ortodoksisma preĝejo
  • Akatovo - vilaĝo, kie naskiĝis fama kaj tutmonde konata matematikisto Pafnutij Ĉebiŝov
  • Spas-Prognanje - proksima vilaĝo. Ĝi aperis en 1613 kiel vilaĝo de monaĥejo Borovskij; en 1784 tie aperis preĝejo konstruita de antaŭuloj de Pafnutij Ĉebiŝov, apude estis entombigita la sciencisto, proksime situas la "sankta" akvofonto; muzeo de Ĉebiŝov nun troviĝas en la loka lernejo
  • Vorobji ("paseroj") - vilaĝo ĉe rivero Istja, apud kiu situas privata parko de birdoj kaj zooĝardeno "Vorobji" ofte reklamata en moskvaj gazetoj
  • Istje - vilaĝo, apud kiu fine de la 17-a jarcento estis fondita fera uzino; en 1722 ĝin vizitis Petro la Granda kaj loĝis tie dum preskaŭ unu monato; fine de la 18-a jarcento la uzino estis fermita kaj ĝis nun ne restis
  • Nikolskoje - vilaĝo kie restis bieno de la 18-19-aj jarcentoj kaj preĝejo (18-a jarcento)
  • akvofontoj apud rivero Nara, akvofalo Raduĵnij ("ĉielarka")

Centre kaj sude

[redakti | redakti fonton]

Apud la rivero Protva:

  • Ĵukov - historia urbo;
  • Strelkovka - naskiĝloko de marŝalo de Sovetunio Ĵukov; ekzistas muzeo kaj monumento
  • Trubino - antikva vilaĝo, kie situis bieno; restis du preĝejoj
  • Visokiniĉi - granda antikva vilaĝo, kiu dum la periodo 1929-1959 ĝi estis administra centro de aparta distrikto; en 1950-aj jaroj tie laboris kiel instruisto fama kantisto-bardo Bulat Okuĝava; ekzistas kelkaj historiaj konstruaĵoj kaj monumentoj
  • Kremjonki - urbo; apude (post la rivero) situas vilaĝo Troickoje, kie vivis Jekaterina Daŝkova, prezidantino de la Sankpeterburga Scienca Akademio kaj tiu de la Rusa Akademio; en Kremjonki ekzistas muzeo de Daŝkova (en la loka lernejo).

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro (laŭ tutsovetiaj kaj tutrusiaj popolnombradoj):

Jaro Loĝantaro
1959 29766
1970 32568
1979 34109
1989 45940
2002 46180
2010 48999
2021 62370[1]

En la distrikto funkcias:

Transporto

[redakti | redakti fonton]

La distrikton traigas ĉefaj aŭtovojoj:

Ekzistas multaj aŭtobusoj kun konstanta horaro de veturo[2] kaj marŝrutkoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]