Urinanalizo
Ĝenerala ekzameno de urino, nomita ankaŭ analizo de urino aŭ urinanalizo, konsistas en serio de ekzamenoj faritaj al la urino, kio konstituas unu de la plej oftaj metodoj de medicina diagnozo.[1] Kompleta ekzameno konsistas el variaj determinoj: makroskopa ekzameno, fizik-kemia ekzameno, mikroskopa ekzameno kaj, se necese, urinkultivo. La fizik-kemia analizo povas esti farata pere de reakciaj bendoj kies rezultoj estas legataj laŭ kolorŝanĝoj.
Jam en la Antikveco estis ofta la diagnozo de malsanoj surbaze de la observado de la urino. La metodo, nomita uroskopio aŭ urinoskopio, surbaze de la observado de la organoleptikaj propraĵoj de la urino estis jam priskribita de Galeno kaj ties aplikado okazis dum multaj jarcentoj en la kunteksto de la teorio de la kvar humoroj apogita de Hipokrato.
Kvankam la teknologio de kemia analizo kaj kvalita kaj kvanta permesis ekde fino de la 19-a jarcento la superigon de la urinoskopia metodo, la organoleptikaj propraĵoj de la urino, tipe odoro kaj koloro, permesas ankoraŭ tujan diagnozon de nombraj malsanoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Simerville JA, Maxted WC, Pahira JJ (marto 2005). «Urinalysis: a comprehensive review». Arkivigite je 2005-06-02 per la retarkivo Wayback Machine American family physician (6a eldono) 71: 1153-62. PMID 15791892.