Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko
Origina nomo:
uzbeke Ўзбекистон Совет Социалистик Республикаси;
ruse
27-a de oktobro 1924 – 26-a de decembro 1991

Respublikoj de Sovetunio
Geografio
Ĉefurbo:
Buĥaro (1924-1925), Samarkando (1925–1930) kaj Taŝkento (1930–1991)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
19 906 000
ŝtata ateismo • laika ŝtato
Ŝtat-strukturo
soveta socialisma respubliko
Patrina lando:
sovetia rublo (uzbeke nomata Сўм)
Estiĝo:
27-a de oktobro 1924
Pereo:
26-a de decembro 1991
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko aŭ mallongigite SSR Uzbekio (uzbeke Ўзбекистон Совет Социалистик Республикаси) estis la nomo de Uzbekio kiam ĝi apartenis al Sovetunio, estante unu el la 15 respublikoj de Sovetunio.

En 1924, oni redifinis la internajn landlimojn de Centra Azio laŭ etnaj vidpunktoj, determinitaj de Stalino, Komisaro de la Popolo por la Naciecoj de la registaro de Lenino. La 27-an de oktobro de tiu jaro oni fondis la SSR Uzbekio el la unio de la Bukara Popola Soveta Respubliko, la Ĥorezma Popola Soveta Respubliko kaj parto de la ASSR de Turkestano kaj fariĝante plia respubliko ene de Sovetunio.

Ĝis 1929 la SSR Uzbekio inkluzivis la ASSR de Taĝikio, sed en tiu jaro ĝi disiĝis kaj akiris la saman statuson ene de Sovetio. En 1930, la ĉefurbo estis translokita de Samarkando al Taŝkento, kaj en 1936, aldoniĝas la Karakalpaka Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko kiu ĝis tiame apartenis al la SSR Kazaĥio.

La 1-a de septembro 1991 la SSR Uzbekio ŝanĝis la nomon al Respubliko Uzbekio, restante ene de Sovetio ĝis la 26-a de decembro samjare, kiam ĝi proklamis la sendependon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]