Victor Franz Hess
Victor Franz Hess | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Victor Franz Hess | |||||
Naskiĝo | 24-an de junio 1883 en Schloss Waldstein, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 17-an de decembro 1964 (81-jaraĝa) en Mount Vernon | ||||
Etno | aŭstroj vd | ||||
Lingvoj | angla • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Usono Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Graz vd | ||||
Partio | Patriota Fronto vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie Bertha Warner Breisky (en) (1920–1955) Elizabeth M. Hoenke (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto profesoro scienca esploristo vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Victor Franz HESS [viktor franc hes] (naskiĝis la 24-an de junio 1883 en Schloss Waldstein, Aŭstrio, mortis la 17-an de decembro 1964 en Novjorko, Usono) estis aŭstra fizikisto. Pro la malkovro kaj esploro de la Kosma radiado li en 1936 gajnis la Nobel-premion pri fiziko.
Victor Franz Hess vizitis la lernejon en Graz, studis tie en la universitato kaj doktoriĝis en la jaro 1906. En 1910 li habilitiĝis.
Dum unu el siaj balonaj ekskursoj li la 7-an de aŭgusto 1912 malkovris la Kosman Radiadon. Poste li publikigis sian malkovron en la renoma fakĵurnalo Physikalische Zeitschrift.
Ekde 1919 Hess akiris profesoran postenon en la universitato de Graz. De 1921 ĝis 1925 li laboris en Usono, kie li i.a. okupiĝis pri la medicina apliko de la radiumo. Poste li revenis al Graz kaj en la jaro 1931 li iĝis profesoro en la Universitato de Innsbruck kaj estro de la nov-fondita instituto pri radiologio. Unu el liaj meritoj estis la kreo de mezurstacio de kosmaj radioj sur la Hafelekarspitze, t.e. monto apud Innsbruck.
En la jaro 1936 li kune kun Carl David Anderson gajnis la premion Nobel de Fiziko. Unu jaron poste li revenis al Graz.
Hess malakceptis la naziismon kaj en 1938 li elmigris al Usono. Ĝis 1958 li agis en la Fordham University. Li mortis en 1964.