Freiburg
- Tiu artikolo pritraktas la urbon Freiburg im Breisgau. Por aliaj urboj nomitaj Freiburg vd. Freiburg. |
Freiburg im Breisgau | |||
urbo | |||
|
|||
Situo | Freiburg | ||
---|---|---|---|
- alteco | 278 m s. m. | ||
- koordinatoj | 47° 59′ 41″ N 7° 50′ 59″ O / 47.99472 °N, 7.84972 °O (mapo) | ||
Areo | 154 km² (15 400 ha) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 79098–79117 | ||
| |||
Vikimedia Komunejo: Freiburg im Breisgau | |||
Retpaĝo: www | |||
Freiburg im Breisgau, ofte mallongigite Freiburg i.Br. aŭ Freiburg i.B., esperantlingve Frajburgo, estas post Stutgarto, Mannheim kaj Karlsruhe la kvara plej granda urbo de Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio kaj la plej suda urbego de Germanio. Ĝi situas ĉe la koordinatoj 47° 59′ N 7° 51′ O / 47.983 °N, 7.850 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 59′ N 7° 51′ O / 47.983 °N, 7.850 °O (mapo){{#coordinates:}}: cannot have more than one primary tag per page.
La plej proksimaj urbegoj estas Mulhouse (germane Mülhausen) en Alzaco (Francio) kaj Bazelo en Svisio, 60 kilometrojn sude, Zuriko en Svisio, 86 kilometrojn sudoriente, Strasburgo en Alzazo, 85 kilometrojn nordoriente, kaj Karlsruhe, 140 km norde.
En la urbo vivas 210.000 loĝantoj, inter ili pli-malpli 30.000 gestudentoj de la universitato Albert Ludwig kaj de pluraj altlernejoj.
Ĉarma unikaĵo estas la kanaletoj "Beĥle", kiuj trafluas preskaŭ ĉiun straton de la urbocentro kaj kaŭzas ĉe malatentaj turistoj malsekajn piedojn.
Geografio
Geografia situo
Freiburg situas en la sudokcidento de Baden-Württemberg ĉe la sudorienta rando de la superrejna fosaĵo.
Urbopartoj
Historio
La historio de la urbo Freiburg im Breisgau estas dokumentebla ekde antaŭ preskaŭ 900 jaroj. En la jaro 1120 fondis ĝin la dinastio de la Zähringer [ceringoj], kiuj iom malpli al 100 jarojn poste estingiĝis. Kiel posedantoj de la urbo sekvis la ne amataj grafoj de Freiburg, de kiuj la burĝoj (loĝantoj) de Freiburg en 1368 aĉetis sian urbon kaj metis sin sub la protekton de la dinastio Habsburgoj. Nur komence de la 19a jarcento ĉesis la aŭstria (katolika) epoko, kiam Napoleono en 1806 decidis, ke la urbo Freiburg kaj la regiono Breisgau [Brajsgau aŭ esperantigite Brisgovio] apartenu al la Grossherzogtum Baden [granddukejo Baden]. Ĝis 1918 Freiburg apartenis al la granddukejo, ĝis 1933 al la respubliko kaj en la Tria regno [germanlingve Drittes Reich] al la Gau Baden. Post la Dua mondmilito la urbo Freiburg de 1949 ĝis 1952 estis ĉefurbo de (Sud-)Badeno. Hodiaŭ Freiburg estas la kvare plej granda urbo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo [germanlingve Baden-Württemberg].
Vidindaĵoj
- Historia Magazeno
- Freiburger Münster
- Augustinermuseum
- Urbopordegoj Martinstor kaj Schwabentor
- Haus zum Walfisch, kie loĝis Erasmo de Roterdamo
- Basler Hof, ekzilejo de la episkopo de Bazelo post la reformacio
- Monto Schauinsland kun telfero Schauinslandbahn
- Minejo Schauinsland
- Kanaletoj Beĥle
- Stratpavimaj mozaikoj
- Holbeinpferd
Servoj
Amaskomunikiloj
Famuloj
En Freiburg naskiĝis:
- Hans-Joachim Koellreutter, germana kaj brazila komponisto, flutisto, orkestrestro kaj muzikpedagogo.
En Freiburg mortis:
- hungara ekonomikisto Zoltán Csukás
- hungara lingvisto Oszvald Szemerényi
- hungara-germana juristo András Bertalan Schwarz.
- aŭstria Friedrich August von Hayek ekonomikisto nobelpremiita
Esperanto en Frajburgo
Estante universitata urbo plena je junaj intelektuloj, Frajburgo ekde 1891 havas Esperanto-grupon, do post Nurembergo kaj Munkeno la tria plej tradicia grupo en Germanio. De la jaro 1995, la urbo por pluraj jaroj estis la sidejo de Germana Esperanto-Asocio.
Inter multaj movadaj eventoj, la urbo dufoje estis la gastiganto por Germana Esperanto-Kongreso, nome la 68-a GEK en 1990, jaro de la germana reunuiĝo kaj la 94-a GEK en 2017.
Plie en Frajburgo gastiĝis inter la 27-a de decembro 1996 kaj la 3-a de januaro 1997 la 40-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo pritraktis la temon "Regionoj - ĉu la veraj landoj?". Por la temo oni elektis tiun urbon, ĉar la translima regiona kunlaboro en Alemanio inter la komunumoj de sudokcidenta Germanio, Alzaco kaj norda Svislando funkcias aparte modele, kvankam la administre centrisma franca ŝtato nur retireme lasas kompetencojn pri lokaj aferoj al la regionoj.
En 1929 kaj 1959 tie okazis la ido-konferenco.
Partneraj urboj
- Besançon en Francio ekde 1959
- Innsbruck en Aŭstrio ekde 1963
- Padova in Italio ekde 1967
- Guildford en Britio ekde 1979
- Madison (Wisconsin) en Usono ekde 1987
- Matsujamo en Japanio ekde 1988
- Lvivo en Ukrainio ekde 1989
- Granada en Hispanio ekde 1991
- Wiwilí en Nikaragvo interurba amikeco ekde 1988, partnereco ekde 2015
- Tel Aviv en Israelo ekde 2015
- Suwon en Sudkoreio ekde 2015
Eksteraj ligiloj
- paĝoj de la urbo, germanlingvaj
- fotoj de la urbo
- bildoj kaj informoj historiaj, germanlingvaj
- Ligo al la Freiburga Esperanto-grupo
- ekzempla artikolo de 2012 pri la loka Esperanto-grupo en la gazeto Badische Zeitung
-
vido de la Kastela Monto -
la Martena Pordego -
la Ŝvaba Pordego -
la urbodomo
Vidu ankaŭ
|
|