Montenegro
Montenegro[1] (montenegre/serbe: Црна Гора[2], Crna Gora (prononcu ['tsrna 'gora] en signifo nigra monto, albane: Mali i Zi [3]) estas lando en sudorienta Eŭropo, ĉe la Balkana Duoninsulo. Ĝi situas sudokcidente de Serbio ĉe la Adriatiko. Ĝi sendependiĝis post disigo de politika unuiĝo Serbio kaj Montenegro. La loĝantoj de la lando nomiĝas montenegranoj.
Ĉefurbo de Montenegro estas Podgorico (Podgorica, antaŭe Titograd). Ekde 2002 la eŭro estas la oficiala valuto de la lando, malgraŭ la fakto ke la lando ne estas membro de la EMU[4].
La vorto "Montenegro" devenas de la venecia nomo de monto Lovcen, il monte negro, t.e. "la monto nigra" (kion signifas ankaŭ Crna Gora).
En la lando laŭ la censo de 2011 estis 625 266 loĝantoj. Ĝi lokiĝas inter Bosnio kaj Hercegovino (okcidente) Albanio (sud-oriente), Serbio (norde), Kosovo (oriente) kaj Kroatio (okcidente) laŭ adriatika bordo.
Montenegro estas membro de Unuiĝintaj Nacioj ekde 2006 kaj NATO ekde junio 2017[5]. La lando estas kandidatlando por Eŭropa Unio[6]. Dum Montenegro laboras por plenumi la kriteriojn de EU, ankoraŭ necesas progresi en multaj kampoj, inkluzive tiu de jurŝtato[7].
Transporto
[redakti | redakti fonton]La flugkompanio de Montenegro estas Montenegro Airlines. La busaj kompanioj en la lando estas ĉiuj sendependaj kompanioj. La lando havas du internaciajn flughavenojn: Podgorico kaj Tivat. La havenurbo de Bar estas la ĉefa haveno, por kaj pasaĝeroj kaj kargo.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Vidu Kategorion:Kulturo de Montenegro
Konata nuntempa verkistino serbdevena estas Dragana Krŝenkoviĉ Brkoviĉ.
Alfabetoj
[redakti | redakti fonton]En Montenegro estas uzataj kaj latina kaj cirila skribmaniero.
Lingvoj kaj alfabetoj
[redakti | redakti fonton]La montenegra estas la oficiala lingvo. La montenegra (Црногорски језик/crnogorski jezik) estas la (ŝtokava) dialekto parolata en Montenegro havante 32 literojn (Ś kaj Ź estas la du kromaj literoj). La lingvo estas proksime rilata al la serba, bosna kaj kroata (antaŭe konata kune kiel la serbokroata). Ĉe la censo (2011) 36.97% de la loĝantaro listigis la montenegran kiel sian gepatran lingvon, 42.88% listigis la serban kiel sian gepatran lingvon. En kelkaj alban-plimultaj lokoj, la uzo de la albana fare de registaraj instancoj estas permesata.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]La Sendependa Ŝtato Montenegro, oficiale nomita Reĝlando Montenegro (en serb-kroata: Краљевина Црна Гора, transliterumita kiel Kraljevina Crna Gora), estis malgranda ŝtato kiu ekzistis dum la Dua Mondmilito kiel protektorato de la potencoj de la Akso: nome de la Itala Reĝlando (precize de Faŝisma Italio, 1941-1943) kaj poste de Nazia Germanio (1943-1944).
Sendependeco
[redakti | redakti fonton]Dum la disfalo de Jugoslavio, Montenegro estis unua respubliko, kiu lasis en Federacia Respubliko Jugoslavio, kiu fakte gvidis de Serbio. Tamen, pro la radikal-naciismaj politikoj de la serba prezidanto Slobodan Miloŝeviĉ, la interrilato inter la federacia registaro kaj Montegro iĝis malbona. Post la elpostenigo de Miloŝeviĉ en 2000, la federacia registaro ŝanĝis la politikan sistemon el Federacio al Ŝtata unio.
La 21-an de majo 2006, preskaŭ duonmiliono da elektantoj povis voĉdoni pri la estonto de Montenegro inter la unuiĝo kun Serbio aŭ la sendependeco.
Eŭropa Unio timis malserenojn kaj do nomumis Miroslav Lajcak por sekvi la referendumon. Por akcepti la rezultaton de la baloto, la partopreno devas esti pli ol 55 % da voĉdonoj (tiun proporcion difinis EU). Dum la baloto, la serbaj ŝtataj trafikaj kompanioj liveris senkoste la voĉdonemulajn serbojn al Montenegro.
La rezulto de referendumo, sendependismo ricevis 55,4 %, tiel Montenegro iĝis sendependa ŝtato. La sendependeco de Montenegro efektiviĝis la 3-an de junio 2006.
Politiko
[redakti | redakti fonton]La Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro estis formita en 1991 kiel sukcedanto de la Ligo de Komunistoj de Montenegro, kiu estis reginta Montenegron ene de la Jugoslavia federacio ekde la Dua Mondmilito. Ekde sia formado kaj enkonduko de multpartia sistemo, la DPS ludis dominantan rolon en la montenegra politiko, formante la kernon de ĉiu koalicia registaro ĝis nune.
Ĉe la montenegra parlamenta elekto de 2012 okazinta en la 14a de oktobro 2012, la DPS kun la Socialdemokrata Partio de Montenegro (SDP) kiel Koalicio por Eŭropa Montenegro atingis 39 el 81 sidlokoj. Tiu koalicio, kun la longdaŭra partnero Bosniaka Partio, formis majoritaton en la Parlamento de Montenegro kaj ricevis rajton nomumi la registaron. La DPS mem atingis 31 sidlokojn. La nuna Ĉefministro de Montenegro estas Milo Đukanović kaj la Prezidanto nome Filip Vujanović estas ambaŭ membroj de la DPS.
Internaciaj rangotabeloj
[redakti | redakti fonton]Organizaĵo | Esploro | Rango |
---|---|---|
Heritage Foundation / La Wall Street Journal | Indekso de Ekonomia Libereco 2019 Arkivigite je 2023-09-06 per la retarkivo Wayback Machine | 92 el 180 |
Raportistoj Sen Limoj | Gazetara Libereco-Indekso 2019 | 104 de 180 |
Travideblo Internacia | Indekso de Korupto 2018 | 67 el 180 |
Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj | Indekso de Homa Disvolviĝo 2018 | 52 el 189 |
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La montenegra ekonomio estas servo-bazita ekonomio, kiu estas en transiro de planita ekonomio en kiu la registaro dominas ekonomian agadon, al merkata ekonomio.
Post suferado en la 1990-aj jaroj de la ekonomiaj sekvoj de la dissolvo de Jugoslavio, Montenegro spertis rapidan ekonomian kreskon en la unuaj jaroj de sia sendependeco, kaj profitis el eksterlandaj investoj grandskale relative al sia grandeco. La nacia enspezo altiĝis de 8.400 dolaroj po persono en 2006 al ĉirkaŭ 10 010 en 2008. La tutmonda ekonomia krizo de 2008, bremsis kreskon, kiu dependas de eksterlandaj investoj.
La ekonomia politiko klopodas redukti la dependecon de la serba ekonomio kaj plifortigi ligojn kun eŭropaj landoj, kun la celo estonte aliĝi al Eŭropa Unio.
La servoindustrioj laborigas 68% de la laboristoj (aktuale en 2008). La turisma industrio precipe estas grava fonto de enspezo. Ĉirkaŭ 30% de la laboristoj estas dungitaj en industrio; La ĉefaj industrioj estas prilaborado de ŝtalo kaj aluminio. Agrikulturo, sur kiu la montenegra ekonomio baziĝis ĝis la mezo de la 20-a jarcento, perdis sian gravecon. La ĉefaj branĉoj de agrikulturo estas grenoj, tabako, terpomoj, citrusoj, vitejoj, olivoj kaj ŝafbredado. En la lastaj jaroj estis provo pli disvolvi la turisman industrion en la lando.
La senlaborecoprocento en 2007 estis 14.7%. Estas gravaj diferencoj en la nivelo de evoluo inter malsamaj regionoj de la lando.Montenegro ne havas propran valuton. La eŭro estas laŭleĝa pagilo en la lando, kvankam la lando ne estas parto de la eŭrozono.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]Montenegron oni dividas rekte en 21 komunumojn (serbe: oпштина/opština).
Komunumo | km² | loĝantoj (2003) |
Andrijavica | 283 | 6.384 |
Bar | 598 | 45.223 |
Berane | 717 | 40.885 |
Bijelo Polje | 924 | 57.124 |
Budva | 122 | 16.095 |
Cetinje | 910 | 18.749 |
Danilovgrad | 501 | 16.400 |
Herceg Novi | 235 | 33.971 |
Kolašin | 897 | 9.975 |
Kotor | 335 | 23.481 |
Mojkovac | 367 | 10.274 |
Nikšić | 2.065 | 76.671 |
Plav | 486 | 21.604 |
Pljevlja | 1.346 | 36.918 |
Plužine | 854 | 4.294 |
Podgorica | 1.441 | 152.025 |
Rožaje | 432 | 22.964 |
Šavnik | 554 | 2.947 |
Tivat | 46 | 14.031 |
Ulcinj | 255 | 20.290 |
Žabljak | 445 | 4.204 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Montenegro en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ La origina nomo de lando estas Crna Gora, aŭ ciril-litere: Црна Гора
- ↑ "Montenegro | History, Population, Capital, Flag, Language, Map, & Facts”, Enciklopedio Britannica . Alirite la 5-an de majo 2021 (angle)
- ↑ (angla) ”The euro outside the euro area”, Eŭropa Komisiono. Alirite la 5-an de majo 2021.
- ↑ (angla) "Montenegro aliĝas al NATO kiel 29-a Alianco" NATO, alirite la 5-an de majo 2021.
- ↑ (angla) Makszimov, Vlagyiszlav (24 juni 2020). ”Montenegro to open final chapter in talks to join the EU amid domestic tensions”, euractiv.com, alirite la 5-an de majo 2021.
- ↑ (nl) Toetreding Montenegro tot de Europese Unie. Europa Nu, la 2-an de decembro 2015).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala turisma kaj ekonomia retejo pri Montenegro (jen france, sed ankaŭ montenegre, germane, hispane, pole, ruse kaj angle)
- la teksto "Promenado tra Montenegro" de la origine hispanlingva retejo actualidadviajes.com (esperante)
- Oficiala retejo de la naciaj parkoj de Montenegro (montenegre kaj angle)
- profilo pri Montenegro de la brita novaĵkanalo BBC News (angle)
- Culture Corner – la gvida montenegra portalo pri kulturo (malgraŭ la titolo havebla nur montenegre)
- ekzempla artikolo de la retejo globalvoices.org de marto 2022 pri Montenegraj gejunuloj en Esperanto
|
|