7-a de decembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 7-a de decembro estas la 341-a tago de la jaro (la 342-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 24 tagoj restas.
Je la 7-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -43: Formia: estis murdita Cicerono
- 374: Ambrozio de Milano iĝis episkopo de Milano
- 1381: Alta Majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj Winrich von Kniprode donis urborajton al Nidzica
- 1478: Vladislao la 2-a Jogajlido kaj Matiaso la 1-a interkonsentis en Olomouc, ke ili ambaŭ rajtas uzi la titolon de ĉeĥa reĝo - Vladislav Jagellonský regis nur en Bohemio, Matyáš Korvín en Moravio, Silezio kaj Luzacio
- 1631: Unua antaŭvidita de Keplero pasado de Venuso
- 1655: Sveda diluvo: pola kavalerio rekonkeris Krosno
- 1732: Londono: malfermo de Royal Opera House per spektaklo de William Congreve
- 1787: Delavaro kiel unua usona ŝtato ratifis usonan konstitucion
- 1809: Reĝo de Saksio kaj Varsovia duko dum dispartigoj de Pollando-Litovio dekretis nombron de armitaj fortoj de Varsovia Duklando al 60 mil soldatoj
- 1815: Oni pafmortigis Michel Ney, marŝalon de Unua Imperio, "bravulego inter bravuloj", kondamnita de la pajraro de Francio
- 1842: Inaŭguro de simfonia orkestro Novjorka Filharmonio
- 1851: Fridujo estis patentita
- 1866: Rivero Amazono kun ĝiaj alfluantoj kaj rivero São Francisco malfermiĝis al komercaj ŝipoj de ĉiuj nacioj
- 1869: Usona eksterleĝulo de sovaĝa okcidento Jesse James efektivigis sian unua atakon
- 1877: Publika montro de la unua fonografo inventita de Thomas Edison
- 1895: Itala-etiopa batalo apud montaro Amba Alagi (Regiono Tigrajo) komenciĝis
- 1895: Lenin estis arestita pro konspiro kontraŭ imperiestro Aleksandro la 3-a
- 1905: Cenzuro en la Rusia imperio estis abolita
- 1905: Aŭstra okulisto Eduard Zirm en Olomouc kiel la unua sukcesis transplanti korneon
- 1909: Leo Baekeland patentigis unuan artefaritan plaston – bakeliton
- Unua Mondmilito
- 1916: David Lloyd George iĝis ĉefministro de Britio
- 1917: Usono deklaris militon al Aŭstrio-Hungario; Feliks Dzerĵinskij iĝis ĉefo de sekretpolica organizo Ĉeka, dekretita de la konsilio de popolkomisaroj
- 1918: Ordono de Supera Komandanto Józef Piłsudski pri unuformeco de la pola armeo
- 1918: Kartvela-armena milito komenciĝis
- 1922: Ĉeĥoslovakio: Ordeno de la Blanka Leono fiksita
- 1925: Ligo de Nacioj atribuis al Pollando la rajton al armea gardistaro sur Westerplatte - unuaj taĉmentoj alvenis tie la 18-an de januaro 1926
- 1929: Nacia Konsilio decidis pri konstitucia amendo plifortiganta povojn de la federacia prezidanto de Aŭstrujo laŭ modelo de la Vajmara Konstitucio
- 1930: En Parizo sovetia agento murdis Noe Ramiŝvili, la unuan ĉefministron de Kartvela Demokratia Respubliko
- 1935: Dua Pola Respubliko: oni konsekris novan konstruaĵon de AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio
- 1936: En katastrofo de hidroplano sur Atlantiko pereis franca piloto kaj pioniro de aviado Jean Mermoz kaj 4 membroj de la skipo
- Dua Mondmilito
- 1939: Aranĝo T4: sekreta polico komencis murdi 1200 mensmalsanulojn el psikiatria hospitalo en Dziekanka (nun kvartalo de Gniezno); Krakovo: Hans Frank akceptis la unuan oficialan viziton de soveta delegitaro pri setligado kadre de kunlaboro inter Tria Regno kaj Sovetunio, kaj samtempe germanaj funkciuloj pri setlado de germanoj el Galicio kaj Volinio restas vizite en Przemyśl; en Zakopane okazis konferenco de Gestapo kaj NKVD pri kontraŭbatalo de la pola subtera movado; Palmiry: unua konata amasa ekzekuto de malliberuloj transportitaj de Varsovio; Sovetunio anoncis komencon de la blokado de Finnlando (de Tornio ĝis Helsinko); Soveta-finna milito: komenciĝis Batalo ĉe Suomussalmi; Danio, Svedio kaj Norvegio deklaris neŭtralecon en la sovetia-finna milito; Skandinavio: konferenco en Oslo de ministroj pri eksteraj aferoj (sen Finnlando); Baltio: unua konferenco de la ministroj pri eksterlandaj aferoj okazis en Talino; Britio subskribis komercan traktaton kun Svedio
- 1940: Aliancaj armeoj atakis la italan en okcidenta Etiopio kaj orienta Libio
- 1941: Atako kontraŭ Pearl Harbor: Japanio atakis Usonon ĉe Pearl Harbor - responde al la agreso Usono deklaris militon al Japanio kaj komencis armitan agadon sur Pacifiko; Pollando, Kanado kaj aliaj aliancanoj deklaris militon kontraŭ Finnlando, Hungario, Rumanio kaj Japanio
- 1942: Militkrimoj: taĉmentoj de SS, polico kaj ĝendarmaro murdis en Białka (proksime al Radzyń Podlaski) pli ol 90 personojn pro kunlaboro kun partizanoj, en Świesielice apud Radom ĝendarmoj murdis 14 loĝantojn, suspektitajn pri helpo al judoj kaj partizanoj, en Radomsko 8 polojn; taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj kaj de Pola Enlanda Armeo venĝe, pro deportado de la loĝantaro de Zamość-regiono, atakis germanan vilaĝon Udrycze; Batalo de Atlantiko: 655 personoj pereis pro sinkigo fare de germana submarŝipo de la brita pasaĝera ŝipo SS Ceramic apud Acoroj; malgrandaj unuoj de la Reĝa Aerarmeo lanĉis Operacon Frankton, en kiu ili damaĝis 6 ŝipojn en la haveno de Bordeaux
- 1943: Militkrimoj: Germana polico pafekzekutis sur ruinoj de Varsovia geto ne malpli ol 50 polojn, en Ługów 9 personojn suspektitajn pri konspira agado, en distrikto Tatrzański 8 pro helpado al Pola Enlanda Armeo, en Smolarnia 6 personojn; partizanoj eksplodigis apud Varsovio var-trajnon; pola kaj brita komandantaro interkonsentis sendi al Italio la Duan Polan Korpuson de generalo Władysław Anders; Flago de Libano oficialiĝis
- 1944: Militkrimoj: germana polica taĉmento pafekzekutis en Żerosławice (distrikto Myslenicki) ĉirkaŭ 60 personojn, venĝe pro atenco kontraŭ germana oficiro, en Radańska (distrikto Świecie) 6 personojn, akuzitajn pri helpo al partizanoj, kaj en distrikto Wodzisław 5 partizanojn; dua soveta okupado de Pollando: nokte de la 6-a/7-a de decembro taĉmento de la Pola Enlanda Armeo sub komando de leŭtenanto Jan Borysewicz rekonkeris la duan fojon, ĉi-foje de sovetaj manoj, la urbon Ejszyszki (nun ĉe la belorusa-litova landlimo) - de frakasita NKVD-arestejo en Eišiškės oni liberigis 34 malliberulojn, detruis dokumentojn de NKVD kaj de sidejo de la porsoveta Asocio de Polaj Patriotoj; taĉmento de la Pola Enlanda Armeo en uniformoj de la 1-a Armeo de Pola Soldataro liberigis de la arestejo de Distrikta Oficejo de Publika Sekureco en Zamość 19 siajn soldatojn; Internacia Civila Aviada Organizo fondiĝis en Ĉikago; nokte de la 6-a/7-a de decembro Bomba Korpuso de RAF atakis Güsten, Osnabrück kaj Leuna
- 1943: Katolika Eklezio: Fokolar-Movado fondita
- 1949: Ĉina enlanda milito: registaro de Respubliko Ĉinio translokiĝis de Nankino al Tajpeo
- 1953: David Ben-Gurion cedis funkcion de ĉefministro de Israelo
- Stalinismo:
- 1953: En Varsovio finiĝis proceso de oficiroj de la Pola Enlanda Armeo, ĉefa akuzito estis kolonelo Jan Mazurkiewicz "Radosław", kondamnita al ĝismorta malliberigo
- 1954: Aŭtoritatoj de Pola Popola Respubliko dekretis, post fuĝo okcidenten de ĝia funkciulo Józef Światło, malfondon de la Ministerio de Publika Sekureco
- 1958: Unua sekcio de la Itala aŭtovojo A1, liganta Milanon kun Parmo, estis oficiale malfermita
- 1965: Dua Vatikana Koncilio:
- Papo Paŭlo la 6-a kaj patriarko de Konstantinopolo Atenagoro reciproke nuligis ekskomunikojn de 1054, kiuj kaŭzis Orientan Skismon
- Kongregacio por la doktrino de la kredo establiĝis
- 1968: En Usono oni transdonis al biblioteko libron, prunteprenitan de la avo de redonanto en 1823
- 1970: Pakistano, kreita en 1947 kadre de la dispartigo de Hindio, okazigas unuafoje parlamentan voĉdonadon
- 1970: Rilatoj inter Pollando kaj Germanio:
- En Varsovio: registaroj de Pola Popola Respubliko kaj Federacia Respubliko Germanio subskribis pakton pri normaligo de reciprokaj rilatoj kaj agnosko de la okcidenta limo de Pollando laŭ riveroj Odro kaj Luzacia Niso
- Varsovia genuflekso: kanceliero de Germanio Willy Brandt metis florkronon apud la Monumento al Herooj de Varsovia geto
- 1972: Ŝipanaro de Apollo 17 faris foton de la terglobo Blua Globeto, kiu iĝis unu el la plej ofte utiligataj fotaĵoj en la mondo
- 1972: Edzino de prezidento de Filipinoj Imelda Marcos estis vundita per tranĉilo dum ŝtataj solenaĵoj. La atencinton oni pafmortigis
- 1975: Indonezia militistaro invadis Orientan Timoron, komencante 25-jaran okupon dum kiu sekvis genocido de ĉirkaŭ triono de la popolo
- 1976: Sovetunio: Tula iĝis Urbo-Heroo
- 1979: Romo: la komunistaj Ruĝaj Brigadoj mortigis marŝalon Mariano Romiti
- 1979: Premiero de la usona filmo de scienca fikcio Star Trek: The Motion Picture
- 1980: Ĉeĥoslovakaj tenisistoj venkis en la 69-a Davisa pokalo gajnante kun Italio 4:1 en la finalo - la venka teamo konsistis i.a. el Ivan Lendl
- 1987: Kanada flugkompanio Air Canada estis unua transportisto, kiu malpermesis fumi en siaj pasaĝeraj aviadiloj
- 1988: Armenio: Tertremo Leninakan tute detruis la urbon Spitak mortigante ne malpli ol 25 mil personojn, 15 mil estis vunditaj kaj 400 000 iĝis senhejmuloj
- Revolucioj de 1989:
- Koalicia Unio de Demokratiaj Fortoj establiĝis en Bulgario
- Senkomunismigo: artikolo pri la gvida rolo de Litova Komunisma Partio estis forigita de la konstitucio de Litova SSR
- 1995: NASA: usona kosmosondilo Galileo atingis Jupiteron
- 1995: Rusio: 98 personoj pereis en katastrofo de aviadilo Tu-154B en Ĥabarovska regiono
- 1999: Provinco Düzce iĝis 81-a provinco de Turkio
- 2000: Eŭropa Unio proklamis Ĉarton de Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio
- 2002: Papo Johano Paŭlo la 2-a nomumis Péter Erdő Ĉefepiskopo de la Esztergom-Budapeŝta Ĉefdiocezo, t.e. primaso de Hungario
- 2004: Hamid Karzai iĝis prezidento de Afganio
- 2005: Kanarioj: sur Tenerifo estis arestita kroata generalo Ante Gotovina, akuzita pri militkrimoj - serĉata de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio
- 2008: Pli ol 150 kamionoj kun provizo por usona armeo en Afganio estis bruligitaj dum atako de armita grupo apud Peŝavaro en Pakistano
- 2013: Balio: dum la 9-a konferenco de Monda Organizaĵo pri Komerco oni subskribis pakton pri simpligitaj proceduroj de komerca interŝanĝo kaj nutrada sekureco de evolulandoj
- 2015: Kosmoesploro: kosmosondilo Akacuki de Japana Aerkosma Esplor-Agentejo sukcese enorbitigis Venuson por esploro de la Venusa atmosfero
- 2017: Pola Instituto pri Nacia Memoro agnoskis deportadon de ĉirkaŭ 70 mil poloj de Gdynia krimo kontraŭ la homaro, faritan post la germana invado en Pollandon
- 2017: Kurzo de bitmono atingis sian historian maksimumon de 17,7 mil usonaj dolaroj
- 2021: Socia reto: senpaga poŝtelefona aplikaĵo de MiaVivo.net aperis
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- pro rusia pripafo de Kuraĥove en Donecka provinco 8 personoj pereis kaj 5 estis vunditaj; Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ukrainio informis pri 31 suspektitaj sendaĵoj al ukrainaj diplomatiejoj en 15 landoj
- Germanio atribuis al Ukrainio 200 mln da eŭroj por apogo de internaj setliĝintoj — sume 13,6 mln de personoj estis devigitaj forlasi siajn domojn, kies duono trovis sekuran lokon ene de la lando
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 521: Sankta Kolumbao, irlanda misiisto, abato (m. 597)
- 967: Abu-Said Abol-Ĥejr, persa poeto kaj mistikulo (m. 1049)
- 1302: Azzone Visconti, reganto de Milano (m. 1339)
- 1598: Gian Lorenzo Bernini, itala arkitekto, skulptisto, pentristo (m. 1680)
- 1629: Thomas Pichler, aŭstra ermito (m. 1699)
- 1637: Bernardo Pasquini, itala komponisto (m. 1710)
- 1739: Johann Georg Schlosser, germana juristo kaj verkisto (m. 1799)
- 1764: Claude-Victor Perrin, franca militisto kaj marŝalo (m. 1841)
- 1782: Nicolaus Michael Oppel, germana zoologo (m. 1820)
- 1792: Abraham Jacob van der Aa, nederlanda enciklopediisto, leksikografo, biografo, geografo, historiisto, filologo, beletristo (m. 1857)
- 1795: Ignaz von Kürsinger, aŭstra politikisto, oficisto, topografo kaj fremdultrafikpioniro (m. 1861)
- 1801: Johann Nestroy, aŭstra aktoro, verkisto kaj opera kantisto (m. 1862)
- 1810: Theodor Schwann, germana citologo kaj fiziologo (m. 1882)
- 1861: Henri Mathias Berthelot, franca oficiro, brigada generalo (m. 1931)
- 1863: Pietro Mascagni, itala operkomponisto (m. 1945)
- 1867: Jan Michał Rozwadowski, pola lingvisto, slavistikisto kaj hindeŭropisto (m. 1935)
- 1877: Ludwig Krysta, ĉeĥa ŝtatoficisto, prezidanto de Regiona Esperanto-Ligo en Český Těšín (m. dum la dua mondmilito)
- 1882: Dezső Járosy, hungara muzikestetikisto, orgenisto, kapelestro ( m. 1932)
- 1882: Viktor Glondys, episkopo luterana en Transilvanio (m. 1949)
- 1885: Ferenc Göndör, hungara ĵurnalisto, redaktoro, militraportisto (m. 1954)
- 1886: Miklós Móricz, hungara ĵurnalisto, redaktoro, statistikisto (m. 1966)
- 1889: Gabriel Marcel, franca filozofo, dramisto, kritikisto kaj ĉefreprezentanto de la kristana ekzistadismo (m. 1973)
- 1891: László Gyöngyi, hungara ĵurnalisto, tradukisto kaj anoncisto de Hungara Radio (m. 1973)
- 1892: Lola Réz Kosáryné, hungara verkistino kaj tradukistino (m. 1984)
- 1893: Henryk Floyar-Rajchman, pola politikisto, diplomato, soldato, porsendependeca aganto (m. 1951)
- 1902: Ákos Szendrey, hungara etnografo (m. 1965)
- 1905: Gerard Kuiper, nederlanda-usona astronomo (m. 1973)
- 1906: Erika Fuchs, germana tradukistino (m. 2005)
- 1909: Marian Mazur, pola elektroteknikisto, fakulo pri scienco (m. 1983)
- 1919: Elemér Ilyés, hungara historiisto (m. 1989)
- 1927: Sándor Fodor, hungara verkisto kaj tradukisto (m. 2012)
- 1928: Noam Chomsky, usona filozofo, lingvisto, kognosciencisto, politika aktivulo, socia kritikisto, kunkreinto de genera sintakso, kontribuinto al psikolingvoscienco, informadiko (teorio pri programlingvo, komputa lingvoscienco), klasifikanto de gramatikoj de formalaj lingvoj
- 1929: Béla Orbán, rumania hungara matematikisto (m. 2016)
- 1930: Harry Lange, german-usona filmdezajnisto (m. 2008)
- 1940: Sigrid Damm, germana verkistino, literaturfakulino
- 1945: Marion Rung, finna kantistino
- 1950: József Hadnagy, hungara poeto
- 1952: Katalin Hanke, rumania hungara violonistino, universitata instruistino
- 1954: Elemér Mezei, rumania hungara matematikisto, sociologo
- 1966: Lucía Etxebarria, hispana verkistino
- 1976: Ágota Juhász, rumania hungara reĝisorino, kameraistino
- 1977: Dominic Howard, angla drumisto
- 1978: Shiri Appleby, usona aktorino
- 1984: Robert Kubica, pola aŭtosportisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- -43: Cicerono, romia oratoro kaj ŝtatisto, militisto, filozofo, sacerdoto (n. 106 a.K.)
- 283: Eŭtikiano, papo, sanktulo (n. nekonata)
- 983: Oto la 2-a, reĝo de Germanio, Sankta Romia Imperiestro (n. 955)
- 1254: Inocento la 4-a, papo (n. ĉirkaŭ 1195)
- 1560: Ernst von Bayern, bavara duko kaj episkopo (n. 1500)
- 1562: Adrian Willaert, flandra komponisto (n. ĉirkaŭ 1490)
- 1703: Johann Sachs von Harteneck, transilvania politikisto (n. 1664)
- 1723: Jan Blažej Santini-Aichel, ĉeĥa arkitekto (n. 1677)
- 1750: József Inczédy, hungara barono, verkisto, tradukisto, juĝistmajstro (n. 1688)
- 1772: Martín Sarmiento, hispana benediktano kaj verkisto (n. 1695)
- 1815: Michel Ney, franca militisto, politikisto kaj marŝalo, ekzekutita (n. 1769)
- 1817: William Bligh, brita maroficiro, komandanto de la ŝipo Bounty (n. 1754)
- 1833: Karl Ludwig Oels, germana aktoro (n. 1771)
- 1834: Edward Irving, skota viziulo kaj mistikulo (n. 1792)
- 1844: Vojtěch Nejedlý, ĉeĥa katolika pastro, poeto kaj prozisto (n. 1772)
- 1854: Ödön Beöthy, hungara politikisto (n. 1786)
- 1879: Jón Sigurðsson, islanda historiisto, filologo, sendependeca aganto (n. 1811)
- 1894: Ferdinand de Lesseps, franca diplomato kaj entreprenisto (n. 1805)
- 1896: Antonio Maceo, kuba militestro de sendependigaj movadoj en Latin-Ameriko (n. 1848)
- 1903: Arthur Milchhoefer, germana arkeologo (n. 1852)
- 1906: János Kovács, hungara zoologo (n. 1816)
- 1910: Anton Zingerle, aŭstra klasika filologo kaj pedagogo (n. 1842)
- 1921: Žemaitė, litova verkistino (n. 1845)
- 1936: Vasil Stefanik, ukraina poeto, politikisto, parlamentano (n. 1871)
- 1936: Jean Mermoz, franca aviadisto (n. 1901)
- 1940: Lajos Bilinszky, rumania hungara lernolibroverkisto (n. 1868)
- 1945: Alfred Ley, germana inĝeniero, viktimo de stalinismo (n. 1872)
- 1951: Béla Bicsérdy, hungara pioniro de vegetarismo, alternativa medicino kaj naturkuracado (n. 1872)
- 1969: Fréda B. Kovács, hungara verkistino (n. 1900)
- 1970: Romaine Brooks, hispana pentristino kaj portretistino (n. 1874)
- 1975: Thornton Wilder, usona verkisto, dramisto, tradukisto (n. 1897)
- 1978: Alexander Wetmore, usona ornitologo, pribirda paleontologo (n. 1886)
- 1979: Cecilia Payne-Gaposchkin, angla-usona astronomino (n. 1900)
- 1979: György Erdős, rumania hungara redaktoro, tradukisto (n. 1901)
- 1985: Robert Graves, angla verkisto kaj tradukisto (n. 1895)
- 1985: László Heinrich, hungara inĝeniero, kemiisto kaj scienchistoriisto (n. 1910)
- 1988: Elio Migliorini, itala profesoro pri geografio, eminentulo de la Esperanto-movado en Italio, kunaŭtoro de Esperanta Legolibro (n. 1902)
- 1990: Reinaldo Arenas: kuba poeto, verkisto kaj dramisto, sinmortiginto (n. 1943)
- 1993: Félix Houphouët-Boigny, unua prezidento de Ebur-Bordo (n. 1905)
- 1993: Blaĵe Koneski, makedona poeto, eseisto, historiisto de literaturo, filologo, lingvisto, tradukisto, kreinto kaj unu el kodigantoj de la nuntempa literatura makedona lingvo (n. 1921)
- 1995: Ádám Szabó T., hungara lingvisto (n. 1946)
- 2006: Jay McShann, usona muzikisto, blus- kaj sving-pianisto (n. 1916)
- 2013: Józef Kowalski, pola kapitano, partopreninto de la kontraŭbolŝevika batalo de Komarovo (n. 1900)
- 2013: Édouard Molinaro, franca reĝisoro, aktoro kaj scenaristo (n. 1928)
- 2015: Gerhard Lenski, usona profesoro okupiĝanta pri la sociologio pri religio kaj socia malegaleco (n. 1924)
- 2020: Katarzyna Łaniewska, pola aktorino, kontraŭkomunista aktivulino (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Ambrozio, itala episkopo kaj doktoro de la eklezio
- Nokto de la Kandeletoj: Tradicia festo celebrata en Kolombio antaŭtage de la katolika festo de la Senmakula Koncipiĝo
- Armenio: Memor-Tago pri Tertremo
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 7-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.