Betlanovce
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Betlenfalva |
Betlanovce | |
hungare: Betlenfalva, germane: Betlensdorf | |
municipo | |
Betlanovce
| |
|
|
Oficiala nomo: Betlanovce | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Spišská Nová Ves |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Slovaka paradizo |
Najbaras kun | NP Slovaka paradizo |
Rivero | Hornád |
Situo | Betlanovce |
- alteco | 547 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 58′ 40″ N 20° 23′ 28″ O / 48.97778 °N, 20.39111 °O (mapo) |
Areo | 10,1241 km² (1 012,41 ha) |
Loĝantaro | 686 (31.12.2011) |
Denseco | 67,76 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1311 |
Plej facila aliro | al Tomášovský výhľad |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 053 15 |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | SN |
NUTS | 526398 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Betlanovce | |
Retpaĝo: betlanovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Betlanovce (hungare Betlenfalva, germane Betlensdorf) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Betlanovce situas laŭ traira flankovojo. Poprad troviĝas je 12 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la loko en 1260 en formo "Betlema", pri la vilaĝo en 1311 en formo "Bethleem". Tiutempe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis, kiun la husanoj uzis en la 15-a jarcento. Betlenfalva/Betlanovce estas devenloko de la dinastio Thurzo de Bethlenfalva.
En 1787 loĝis tie 470 vilaĝanoj en 12 domoj, en 1828 502 vilaĝanoj en 70 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Betlenfalva 413 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj kaj ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Nová Ves, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Betlanovce 629 homoj, (570 slovakoj, 55 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Kosmaso kaj Damiano el la 14-a jarcento
- renesanca kastelo de 1568, en 1960 renoviĝis
- malfrubaroka nobeldomo el la 18-a jarcento