Le Mans
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Mans (stacidomo). |
Le Mans | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
fotokolekto
| |||||
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Luarlandoj | ||||
Departemento | Sarthe | ||||
Arondismento | arondismento Le Mans | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 12 kantonoj | ||||
Komunumaro | Le Mans Métropole | ||||
| |||||
INSEE kodo | 72181 [+] | ||||
Poŝtkodo | 72000 • 72100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 145 182 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 749 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 0′ N, 0° 12′ O (mapo)48.0041666666670.19694444444443Koordinatoj: 48° 0′ N, 0° 12′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 51 m [+] | ||||
Areo | 52,81 km² (5 281 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Le Mans [+] | |||||
Le Mans [lə mɑ̃] (esperante ankaŭ Manso) estas franca komunumo kaj urbo, kiu troviĝas 180 km sudokcidente de Parizo. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Sarthe, en la regiono Luarlandoj, en la okcidenta parto de la lando. Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Le Mans, kaj al la kantono '.
Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 145 182 loĝantoj sur areo de 52,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 749 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Saint-Pavace, Sargé-lès-le-Mans, Trangé, Yvré-l'Évêque, Allonnes, Arnage, Changé, La Chapelle-Saint-Aubin, Coulaines, Mulsanne, Rouillon kaj Ruaudin.
Manso estas fama pro sia fama Katedralo Sankta Juliano, kaj ankaŭ pro la rijetoj (rillettes) (hakita porkaĵo kuirita en graso, kiun oni ŝmiras sur panon).
En Manso, okazas ĉiujare du famaj longtempaj konkursoj :
- la 24 Horoj de Manso (aŭtomobila konkurso),
- la “Bol d’Or” (la Ora Bovlo) (motorcikla konkurso).
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Paderborn en Germanio
- Quintanar de la Orden en Hispanio
- Suzuka en Japanio
- Hauza, Okcidenta Saharo
- Rostov-na-Donu en Rusio
- Volos en Grekio
- Bolton en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Ŝjanjango en Popola Respubliko Ĉinio
- Aleksandrio en Egiptio
Famuloj ligitaj al Manso
[redakti | redakti fonton]- Gotfredo la 5-a (Anĵuo), grafo
- Henriko la 2-a (Anglio), filo de la antaŭa
- Berengela de Navaro, edzino de Rikardo la 1-a (Anglio)
- Johano la 2-a (Francio), "Johano la Bona" reĝo de Francio
- Karlo la 6-a (Francio), "Karlo la Plejamata" kaj poste "Karlo la Freneza" reĝo de Francio
- Joachim du Bellay, poeto
- Pierre de Ronsard, poeto
- François Fillon, ĉefministro de Francio de 2007 ĝis 2012
- Stéphane Le Foll, ministro de la Ministerio pri agrikulturo de 2012 ĝis 2017
- Leslie Bourgoin, kantistino
- Emmanuel Moire, kantisto
Esperanto en Manso
[redakti | redakti fonton]En 1928 la franca kongreso de Steno en Le Mans akceptis en la regularo por la atestoj pri profesia lernado kaj kapableco de la stenografoj kaj sekretarioj Esperanton inter la fremdaj lingvoj.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Katedralo Saint-Julien
-
La blazono de Le Mans
-
Monumento de la Liberigo en Manso
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Le Mans (stacidomo)
- Le Mans Hôpital-Université (stacidomo)
- Le Mans-Triage (stacidomo)
- Tramtransporto en Le Mans
- Komunumoj de Sarthe
- Listo de urboj de Francio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Portuguese Web Archive (france)
- Turismo en Le Mans (same france)
- Esperanto Le Mans