Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Monza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monza
Fotomontaĵo
ĉefurbo (2004–)
urbo
komunumo de Italio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco MB Monza kaj Brianza
Geografia situo 45° 35′ N, 9° 16′ O (mapo)45.5833333333339.2666666666667Koordinatoj: 45° 35′ N, 9° 16′ O (mapo)
Alto super marnivelo 162 m
Areo 33 km²
Loĝantaro 121 799 (2023)
Loĝdenso 3681 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Biassono, Lissone, Vedano al Lambro, Villasanta, Concorezzo, Muggiò, Agrate Brianza, Cinisello Balsamo, Brugherio kaj Sesto San Giovanni
Patrono Johano la Baptisto
Festa tago 24-a de junio
Nomo de loĝantoj monzesi
Poŝtkodo 20900
Imposta kodo F704
Kodo laŭ ISTAT 108033
Telefona prefikso 039
Estro Paolo Pilotto
Retpaĝo oficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Monza (IFA: [ˈmonʦa], Munscia per loka lombarda lingvo) estas komunumo de Italio. La komunumo estas la ĉefurbo de la laŭ decido de 2004 kreita kaj en 2009 plene ekfunkciinta provinco Monza kaj Brianza en la regiono Lombardio - antaŭe ĝi apartenis al la provinco Milano. Fine de 2023 en la komunumo vivis 121 799 loĝantoj sur areo de 33,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 681 loĝantoj/km². Tra la urbo fluas la rivero Lambro, alfluanto de Pado.

Monza lokiĝas nur 15 kilometrojn distance de Milano. La urbo famas ankaŭ por sia kurejo "Autodromo nazionale di Monza" (nacia aŭtomobilkurejo de Monza), sur kiu estas ĉiujare batalita la Itala konkurso de Formulo 1.

Monza estas la tria plej granda urbo de Lombardio kaj ĝi estas la ĉefa industria centro inter la geografia kaj historia areo Brianco. La urbo gastigas ankaŭ lokan sidejon de la Universitato de Milano-Bicocca (Università degli Studi di Milano-Bicocca, UNIMIB). Najbaraj komunumoj estas Biassono, Lissone, Vedano al Lambro, Villasanta, Concorezzo, Muggiò, Agrate Brianza, Cinisello Balsamo, Brugherio kaj Sesto San Giovanni.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
elaera panoramo
Vilao Reale