Hiparko
Ĉi tiu artikolo temas pri antikva greka astronomo kaj matematikisto. Por reganto de antikva Ateno rigardu la paĝon Hiparko (Ateno). Por asteroido legu la artikolon 4000 Hiparko. |
Hiparko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ἵππαρχος |
Naskiĝo | -190 en Niceo, Bitinio |
Morto | -120 en Rodoso, Antikva Grekio |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Reĝlando Pergamo |
Okupo | |
Okupo | astronomo matematikisto geografo |
Verkoj | Ton Aratou kai Eudoxou Phainomenon exegeseos biblia tria Against the Geography of Eratosthenes On Bodies Carried Down by Their Weight Hipparchus star catalog On Sizes and Distances nombro de Schröder-Hiparĥo |
Hiparko (aŭ Hiparĥo helene Ἳππαρχος) de Niceo (vivinta en la 2-a jarcento a.K.) estis greka astronomo kaj matematikisto kaj pli preciza kaj pli metoda observanto ol ĉiuj liaj antaŭuloj. Li konceptis trigonometrian metodon bazitan sur faden-kalkulo por akiri matematikan esprimon de astronomiaj observoj: li enkondukis en antikva Grekio la dividon de la cirklo en 360 gradojn, de ĉiu grado en 60 minutojn kaj de ĉiu minuto en 60 sekundojn; la diametro estis dividita en 120 "partojn", kaj li kalkulis la valoron de la fadenoj rilate al tiuj partoj de la diametro.
Li realigis la unuan veran stel-katalogon, determinante la pozicion de proksimume 800 steloj kaj donante al ĉiu stelo grandon laŭ ilia brileco. Komparante siajn mezuradojn kun antaŭaj babilonaj observoj li konstatis ŝanĝon de la ekvinoksa punkto kompare al la stela ĉielo kaj el tio malkovris la fenomenon de precesio.
Li aŭtoris teorion de ekscentriko kaj de epicikloido.
En geografio li daŭrigis la matematikan metodon enkondukitan de Eratosteno kaj enkondukis nome la sisteman uzadon de koordinatoj (paraleloj kaj meridianoj). Li inventis ankaŭ diopteron kaj astrolabon.
La verkaro de Hiparko preskaŭ komplete perdiĝis, sed influis verkojn de Ptolemeo, kiuj konserviĝis.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.phys.lsu.edu/farnese
- http://www.hkupasteur.hku.hk/hkuip/causeries/Antiquity.html Arkivigite je 2003-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.malaspina.com/site/person_639.asp Arkivigite je 2006-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www-groups.dcs.st-and.ac.uk/history/Mathematicians/Hipparchus.html Arkivigite je 2006-02-22 per la retarkivo Wayback Machine