Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Alcoroches

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcoroches
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19310
Demografio
Loĝantaro 131  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 1° 45′ U (mapo)40.628055555556-1.745Koordinatoj: 40° 38′ N, 1° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 409 m [+]
Areo 32 km² (3 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcoroches (Hispanio)
Alcoroches (Hispanio)
DEC
Situo de Alcoroches

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcoroches [+]
vdr

Alcoroches [alkoROĉes] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 131 loĝantoj sur areo de 32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4,1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas alcorochanos [alkoroĈAnos].

Alcoroches situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1409 m super marnivelo; je 150 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 40°37′41″N 1°44′42″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Alustante, Checa, Orea, Piqueras kaj Traíd.

Ĝenerala vido de la municipo.

Alcoroches estis unu el malmultaj vilaĝoj kiuj aĉetis sian suverenecon aŭ sendependon rilate al Molina de Aragón en la Mezepoko.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 138, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alcoroches, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Alcoroches kie oni falis al la nunaj 138.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Somere plinombriĝas la loĝantaro. La plej parto de la teritorio estas forsta kaj taŭga por ĉasado. En vegetaĵaro estas pinoj kaj kverkoj (ekzemple "Quercus pyrenaica"), en la suda flanko, kaj anzinoj en la norda parto, krom Genista scorpia kaj cistoj en la montoj proksimaj al la loĝata kerno. Unu parto de tiuj arbaroj formas parton de la Natura Parko de Alto Tajo, el kiu la municipo estas integranto. La ekonomio baziĝas ĉefe en la konstruado, brutobredado kaj agrikulturo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]