Robledillo de Mohernando
Robledillo de Mohernando | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Kamparo de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19227 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 183 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 51′ N, 3° 14′ U (mapo)40.854722222222-3.2338888888889Koordinatoj: 40° 51′ N, 3° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 903 m [+] | ||
Areo | 29,65 km² (2 965 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Robledillo de Mohernando [+] | |||
Robledillo de Mohernando ("kverketo de M.") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 183 loĝantoj sur areo de 29,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6,2 loĝantoj/km². Krom la ĉefa kerno, estas malgranda urbanizaĵo proksime de Humanes tra kiu pasas rivero kaj kiu havas loĝantaron de ĉirkaŭ 30 personoj. La loĝantoj nomiĝas robledillenses.
Situo
[redakti | redakti fonton]Robledillo de Mohernando situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 896 m super marnivelo; je 34 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°51′17″N 3°14′02″Ok. Najbaras la municipoj Malaguilla, Puebla de Beleña, Cogolludo, Humanes, Mohernando kaj Málaga del Fresno. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
Nordokcidente: Malaguilla | Norde: Puebla de Beleña | Nordoriente: Cogolludo |
Okcidente: Malaguilla | Oriente: Humanes | |
Sudokcidente: Malaguilla kaj Málaga del Fresno | Sude: Málaga del Fresno | Sudoriente: Mohernando |
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam inter 500 kaj 600 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Fakte tio pluis ĝis la 1960-aj jaroj, sed jam post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 556 loĝantoj en 1960 al 115, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Robledillo de Mohernando, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Robledillo de Mohernando kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 183 en 2024.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Ruta turismo: antikva fonto, sportejo, placo, parko, preĝejo kaj ermitejo. Proksime estas ankaŭ flughaveneto.