Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                
Saltu al enhavo

Tartanedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tartanedo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo)
Poŝtkodo 19332, 19333, 19334, 19287
Demografio
Loĝantaro 162  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 1° 55′ U (mapo)40.994166666667-1.9222222222222Koordinatoj: 41° 0′ N, 1° 55′ U (mapo) [+]
Alto 1 117 m [+]
Areo 148 km² (14 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tartanedo (Kastilio-Manĉo)
Tartanedo (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Tartanedo
Tartanedo (Hispanio)
Tartanedo (Hispanio)
DEC
Situo de Tartanedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tartanedo [+]
vdr

Tartanedo estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 162 loĝantoj sur areo de 148 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,1 loĝantoj/km². Estas kvin domaroj nome Amayas, Concha, Hinojosa, Labros kaj Tartanedo.

Tartanedo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1117 m super marnivelo; je 135 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°59′39″N 1°55′20″Ok. Najbaras la municipoj Algar de Mesa, Milmarcos, Fuentelsaz, Tortuera, Rueda de la Sierra, Torrubia, Pardos, Corduente, Establés, Mochales kaj Villel de Mesa.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 140 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tartanedo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tartanedo kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 162 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Reveno de elmigrintoj kaj turismo: Preĝejo de Sankta Bartolomeo kaj Ermitejo de Sankta Katerino (Hinojosa).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]