Ngugi wa Thiong'o
Ngugi wa Thiong'o | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de januaro 1938 (86-jaraĝa) en Kamirithu | ||||
Lingvoj | angla • kikuja vd | ||||
Ŝtataneco | Kenjo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Leeds Universitato Makerere Alliance High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Mũkoma wa Ngũgĩ (en) , Wanjiku wa Ngũgĩ (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo universitata instruisto filozofo eseisto romanisto verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | I Will Marry When I Want ❦ Matigari ma Njiruungi ❦ Weep Not, Child ❦ Malkoloniigi la menson ❦ The Upright Revolution, Or Why Humans Walk Upright vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ngũgĩ wa Thiong’o (* 5-a de januaro 1938 en Kamiriithu, Limuru, Kenjo) estas kenja aŭtoro. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj afrikaj verkistoj kaj estas regule menciita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo[1][2]
Li verkis en la angla unue kaj post elekto en la kikuja lingvo. Li estis kultursciencisto interalie en la Universitato Yale, Universitato de Novjorko kaj en la Universitato de Kalifornio en Irvine.
Verkaro kaj politiko
[redakti | redakti fonton]Pro lia teatropeco Ngaahika Ndeenda (Mi geedziĝos, kiam mi volas) el 1977 la reĝimo sub prezidento Jomo Kenyatta torturigis kaj enkarcerigis lin (decembre 1977) sen procezo en la altsekureca malliberejo en Najrobio. La teatraĵon oni rolludis en la kikuja lingvo antaŭ populara spektantaro. En malliberejo li reverkis en la kikuja lingvo en sia biblio kaj sur neceseja papero: "Caithani Matharaba-ini" (Diablo sur la kruco). En tiu libro li denuncas la fiulojn, kiuj regas la landon post la sendependiĝo. Lia sekva teatraĵo "Maitu Njugira" (1982) estis malpermesita, kaj la teatro, kie oni antaŭplanis ludi la teatraĵon estis detruita.
Komence de la la 80-aj jaroj li trovis en Britio politikan azilon.
"Por malkoloniigi la menson" (1986) estis lia adiaŭo al la angla lingvo. De tiam li verkis nur en sia patrina lingvo, la kikuja lingvo, por rekte atingi sian unuan publikon: kamparanoj kaj laboristoj de Kenjo. Lia asertata misio estas egaligi la potenco-rilatojn inter lingvoj kaj malkoloniigi la literaturan pejzaĝon.
Kulturkritikaj eseoj
[redakti | redakti fonton]En lia eseo-kolekto “Moving the Centre” (Movi la centron) troviĝas elekto da prelegoj kaj artikoloj, kiuj funde klarigas liajn postkoloniisman kritikon kaj kultursciencajn tezojn.
Romanoj
[redakti | redakti fonton]Lia romano Weep Not, Child en 1964 estis publikigita kaj famigis lin mondvaste.
Sekvis The River Between (1965), A Grain of Wheat (1967), kaj Petals of Blood (1977). La romanon Devil on the Cross li verkis en 1980 dum sia mallibereco marĝene de sia biblio kaj sur neceseja papero. Estis lia unua romano en la kikuja lingvo. La sekvajn du romanojn, Matigari (1986) kaj Wizard of the Crow (2006), li same verkis en la kikuja kaj poste mem tradukis en la anglan.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]1967: Jomo Kenyatta Award - Kenja ŝtata distingo por literaturo
1973: Lotus-distingo de la afrik-azia konferenco de aŭtoroj en Alma-Ata
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lingvoj kaj koloniismo, intervjuo kun Ngugi wa Thiong'o - ofta defianto por la Nobelpremio pri Literaturo - pri kiel koloniistoj klopodis forigi la memorojn de la indiĝenoj interrompante ilian lingvan ligon. (angle)
- Informoj pri Ngugi wa Thiong'o en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- „Ngugi wa Thiong'o“ Arkivigite je 2010-09-12 per la retarkivo Wayback Machine, Leksikon-artikolo en Pegasos, Enciklopedio de Aŭtoroj (anglalingva)
- Tabela biografioeto, eldonejo Marabout-Verlag (Germanio), kun pliaj retaj ligiloj
- „The outsider“, The Guardian, la 28-an de januaro 2006
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Kenyan author sweeps in as late favourite in Nobel prize for literature,The Guardian, la 5-an de oktobro 2010.
- ↑ Despite the criticism, Ngugi is ‘still Africa’s best writer, Daily Nation, la 8-an de novembro 2010